Ĉefpaĝo

Nankino vidigos al la mondo brilajn Junularajn Olimpikojn en 2014

| 2013-04-16
Bookmark and Share

de CHEN SHI*

 


S-ino Chen Shi en intervjuado kun s-ro Yang Weize
 

 

    En aŭgusto de 2014, la Duaj Someraj Junularaj Olimpikoj okazos en Nankino, ĉefurbo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio. Tio estas alia sinteza internacia sporta konkurso gastigota de Ĉinio en la unuaj 20 jaroj de la kuranta jarcento. Ĉu la urbo Nankino estas preta por tio? Por la respondo de tiu ĉi demando, raportisto de El Popola Ĉinio faris specialan intervjuon al s-ro Yang Weize, la plenuma prezidanto de la Organiza Komitato de la Duaj Someraj Junularaj Olimpikoj. 

 

    Konkursoj kaj kulturaj interŝanĝoj miksataj intertempe

 

    Raportisto: Ni havos malpli ol du jarojn antaŭ la malfermo de la Duaj Someraj Junularaj Olimpikoj de 2014 en Nankino, do, por la prepara laboro "la tempo estas streĉa, la tasko -- peza kaj la postulo -- rigola". Kion vi pensas pri tio en ĉi momento kiel la plenuma prezidanto de la Organiza Komitato de la Duaj Someraj Junularaj Olimpikoj?

 


En la 26-a de aŭgusto de 2012 la urbestro de Nankino akceptis la Olimpikan flagon de s-ro Jacques Rogge en la Unuaj Junularaj Olimpikoj okazintaj en Singapuro.
 

 

    Yang Weize: Gastigi la Duajn Somerajn Junularajn Olimpikojn, kiuj emfazas la karakterizaĵojn de la epoko, trajtojn proprajn al la Junularaj Olimpikoj kaj kolorojn specialajn al Nankino, havas gravan signifon kaj profundan influon, tio estas granda ŝanco kaj ankaŭ strikta provo por la urbo Nankino. 

 

    Raportisto: Internaciaj Olimpikoj estas ne nur sportaj konkursoj, sed ankaŭ granda kultura evento. Kiujn platformojn kaj ŝancojn liveros la urbo Nankino, por ke la tutmondaj junuloj povu pli bone interkomunikiĝi kaj interŝanĝi?

 


S-ro Jacques Rogge faris viziton al Nankino en la 28-a de aŭgusto de 2010.
 

 

    Yang Weize: La Junularaj Olimpikoj estas sporta konkurso, kaj samtempe eventoj kunmetintaj en sin kulturon kaj edukadon. Estas same gravaj la eventoj kultura, eduka kaj sporta. Dum la preparado de la Olimpikoj, ni metas la kulturajn kaj edukajn aktivadojn en la lokon evidentan, antaŭ kaj dum la Junularaj Olimpikoj estos efektivigitaj riĉaj kaj pompaj kulturaj kaj edukaj aktivadoj.

 

    Antaŭ la Olimpikoj, la Organiza Komitato de la Junularaj Olimpikoj okazigos olimpikan festivalon por junuloj, serion da olimpikaj aktivadoj por la sano, enlandajn kaj internaciajn kulturajn interŝanĝojn, kulturajn agadojn inter urboj kaj aliajn koncernajn aktivadojn.

 

    Plibonigi sportajn instalaĵojn kaj krei feliĉan Nankinon

 

    Raportisto: Ni rimarkis, ke la urbo Nankino elmetis sloganon "konstrui sportcentran urbon de Azio kaj internacian sportan urbon". Kiun avantaĝon havas Nankino en la konstruo de la internacia sporta urbo?

 


Speciala vendejo por la Nankinaj Junularaj Olimpikoj malfermita en majo de 2011
 

 

    Yang Weize: Antaŭ nelonge, ni elmetis la celon pri konstruo de la sportcentra urbo de Azio kaj internacia sporta urbo, nia ĉefa avantaĝo estas gastigo al la Aziaj Junularaj Ludoj kaj tiu al la Junularaj Olimpikoj. Ni prenos tion kiel ŝancojn por plibonigi la sportajn instalaĵojn en la urbo kaj por levi la administradan nivelon, kun la celo akceli starigon de la sporta serva sistemo kaj egaligon de la sporta publika servo. Profitante de la ĉiuflanka avantaĝo materia kaj spirita de la Aziaj Junularaj Ludoj kaj de tiu de la Junularaj Olimpikoj, la urbo Nankino faros sportadon grava parto de la civilizita vivmaniero de la urbanoj. 

 

    Raportisto: Kiel Nankino akordigas kaj unuigas la prepradon de la Junularaj Olimpikoj kun la urba konstruado kaj plibonigo de la popola vivo?

 


La Olimpika flago stafetita en Nankino en la 9-a de januaro de 2011
 

 

    Yang Weize: Ni bone scias, ke ni ne nur faros la Junularajn Olimpikojn sportkonkurso prospera, brila kaj sukcesa. Ni ankaŭ startigis la planon de Mil-taga Agado "Kune konstrui la belan novan Nankinon kaj kune ĝui la feliĉan novan vivon", plene efektivigi la sep projektojn por briligi la karakteron de la urbo Nankino en humanismo, ekologio kaj oportuneco por loĝado, kaj por konstrui novan Nankinon feliĉan kaj harmonian. Ni esperas fari, per la saĝo kaj la forto de la junuloj kaj per tiuj de la nankina popolo, la Junularajn Olimpikojn, kiuj povus profitigi la popolanojn de la gastiganta urbo kaj surprizi la junulojn de la tuta mondo. 

 

    Nankino prezentos al la mondo brilajn Junularajn Olimpikojn, kaj ni estas atendantaj ...

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

 

    * S-ino Chen Shi funkcias kiel direktoro kaj ĉefredaktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de la Ĉina E-Ligo.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments