Ĉefpaĝo

Okazis en Pekino la 3-a Ĉina-Internacia Ekspozicio de Teo kaj Te-ceremonio

| 2013-04-22
Bookmark and Share


En la ekspozicio 
 

Prezento de te-ceremonio

 

    La 19-an de aprilo inaŭguriĝis la 3-a Ĉina-Internacia Ekspozicio de Teo kaj Te-ceremonio en la pavilono de la Nacia Agrikultura Ekspona Centro en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. La ĉi-foja ekspozicio daŭros ĝis la 22-a de aprilo, en ĝi partoprenis ĉ. 300 en- kaj eksterlandaj entreprenoj de produkto de teo, farado de servico por teo kaj te-metiartaĵo.

 

    La ekspozicio estas organizita de la Ĉina Asocio por Antaŭenpuŝo de la Internacia Kunlaboro en Agrikulturo sub la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio. La ekspona areo de la ekspozicio atingis 10 mil kvadratajn metrojn por la vizitado de 100 mil hom/fojoj.

 

    Dum la ekspozicio, estis diskonigitaj famaj markoj de ĉina teo, okazis la 3-a te-konkurso per taksado kaj aĉetado de printempa teo en Pekino kaj aliaj programeroj. Famaj ĉinaj te-entreprenoj plene eksponis la riĉan te-kulturon de Ĉinio, inkluzive de la ĉina te-industrio, te-metiartaĵo kaj te-ceremonio. Krome, oni ankaŭ okazigis la 2-an kulturan feston de sri-lanka bruna teo (ceylon teo kaj Ceilán teo). Oficiistoj el la ambasadorejo de Sri-Lanko en Ĉinio kaj reprezentantoj de la entreprenoj de bruna teo montris ekzotajn te-foliojn kaj te-kulturon, tio pliigis la interŝanĝojn de la te-kulturo inter Ĉinio kaj Sri-Lanko kaj kontaktojn de te-administraj organizoj kaj te-entreprenoj de la du landoj.

 

    La ekspozicio estis kreita en la jaro 2011, ĝia influo pli kaj pli vastiĝis dum la pasintaj 2 jaroj. Nun ĝi estas plej grava te-koncerna ekspozicio en norda Ĉinio kaj donas eksponan platformon al la mondo por la ĉinaj te-entreprenoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments