Ĉefpaĝo

Malfermiĝis la Memorhalo de s-ro Samaranch en Tianjin, Ĉinio

| 2013-04-23
Bookmark and Share


Allegra Samaranch atente rigardas la konservaĵojn de sia avo. 

 

    La 21-an de aprilo malfermiĝis la Memorhalo de s-ro Samaranch, dumviva honora prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, en la municipo Tianjin, Ĉinio. Tio estas la sola memoriga halo nomita de Samaranch en la mondo, ĝia malfermo estas okazigita kiel la 3-jara datreveno de lia forpaso. En la halo, pli ol 16 mil personaj konservaĵoj de s-ro Samaranch estas eksponataj al la publiko. La familianoj de Samaranch speciale veturis el Hispanio al Tianjin por ĉeesti al la unuataga ekspozicio.

 

    Allegra Samaranch, 12-jara nepino de s-ro Samaranch, emocie kaj atente faras spektadon en la halo, iam ŝi eĉ elŝovis sian manon por palpi la vitrajn kovrilojn sur la konservaĵoj de sia avo. Ŝi diris al raportistoj: "Tro multaj objektoj mi unuafoje vidis." Pri la impreso pri sia avo, la bela knabino diris: "Li estas certe grandulo. Sed tio forte lacigas min, ĉar multaj homoj demandas min pri tio."

 

    Ĉe la memoraĵa vendejo de la memorhalo, Allegra Samaranch petis al siaj gepatroj aĉeti la unuatagan koverton kaj la kajeron kun printita nomo de Samaranch. Ŝi diris, ke ŝi volas registri la memoron pri sia avo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments