Ĉefpaĝo

Protektanto de birdoj

| 2013-04-24
Bookmark and Share

    Li 16 jarojn volontule prizorgas sovaĝajn anasojn, kiuj flugas de la nordo al la urbo Jilin en nordorienta Ĉinio por la travintro. Li nomiĝas Ren Jianguo.

 

    Kiel li fariĝis protektanto de birdoj?

 


Ren Jianguo 

 

    Kun la rivero Songhua fluanta tra la urbo, Jilin, ĉirkaŭita de montoj kaj kovrita de neĝo vintre, ne havas multan viglecon en la vintro. Sed grupo da sovaĝaj anasoj flugas el la pli norda parto al la rivero kaj loĝas ĉi tie ĝis la venonta marto. Ili gaje ludas kaj dancas ĉe la rivero, alportante vivecon al la urbo en vintro. 

 

    Ren Jianguo perdis sian laboron en la jaro 1996 kaj poste li startigis luadon de boatoj apud la rivero. En tiu vintro, li rimarkis tristan ploron de sovaĝaj anasoj pro nesufiĉaj manĝaĵoj. Tial 16 jarojn li ĉiutage alportas maizgrajnojn al la rivero por nutri tiujn sovaĝajn anasojn malsatajn.

 


Sovaĝaj anasoj ĉe la rivero Songhua
 

 

    "Por eviti ŝtelon de anasaj ovoj, mi ĉiam atendas ĉe la rivero kaj faras averton al la homoj, kiuj intencas la ovojn." Ren Jianguo por protekti la sovaĝajn anasojn elspezis sian ŝparaĵon kaj malofte kunvivas kun siaj familianoj. Pro lia prizorgo, flugas al la rivero Songhua por la travintro pli kaj pli multe da anasoj, kies nombro atingis 8 mil. Dank' al ili aperas nova pejzaĝo ĉe la rivero Songhua en malvarmega vintro. 

 

    La socio subtenas lian agadon

 

    En la komenco, ĉiuj pensis, ke Ren estis stranga persono, kiu rigardas anasojn ĉe la rivero. Sed post longa tempo, oni komencis kompreni lin kaj aprobi lian agadon, kaj donas subtenon en diversaj manieroj. Ekzemple, la Jilin-a registaro konstruis al li domon kiel la loĝejon por subteni lin en protektado de tiuj sovaĝaj anasoj, kaj liveris al li sekurecajn monojn; aliaj organizoj sendis al li mil kilogramojn da maizgrajnoj.

 


Ren Jianguo en sia hejmo
 
 

Ren Jianguo diskonigas diversecon de birdoj.
 

 

    Ren ricevis multajn laŭdojn pro la protektado de tiuj sovaĝaj anasoj. Li ricevis la premion de la internacia bestoprotektado, kaj estis honorita kiel avangarda individuo de ekologia kontruado de Jilin-provinco, unu el la dek homoj, kiuj kortuŝigas la urbon Jilin kaj modelo de birdoprotektado. En la jaro 2008, li estis elektita kiel la olimpika torĉportanto en la stacio Jilin.

 

    Ĉiuj devas protekti birdojn

 

    La protektado de birdoj far Ren dum pli ol dek jaroj influas multajn homojn, ke pli kaj pli multaj urbanoj komencis atenti pri tiuj sovaĝaj anasoj amindaj. Laŭ Ren, nun oni havas pli altan konscion por protekti la medion kaj neniu intence fari damaĝon al bestoj aŭ al la medio. Kvankam tiu aktivado plaĉas al li, Ren neniam volas trovi posteulon. Kial? Li respondis, "Tiu ĉi laboro estas laciga. Laŭ mia opinio, se oni konscie amas kaj protektas la bestojn kaj la medion, tiu ĉi laboro ne necesas. Ĉiu povas fariĝi protektanto de birdoj, kaj ĉiu povas protekti la medion! "

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments