Ĉefpaĝo

Kvar privataj kolektoj de libroj aĉetitaj de arta muzeo de ĉina universitato el aliaj landoj

| 2013-04-25
Nombro de mesaĝoj(0)

de ZHANG SHUANG

 


Bildo pri la konstruota Muzeo de Arto kaj Arkeologio de la Zhejiang-a Universitato 

 

    En la 5a de novembro, 2012, oficiale startis la konstruado de la Muzeo de Arto kaj Arkeologio de la Zhejiang-a Universitato, kaj tio estas la unua arta muzeo universitata en Ĉinio. Por pligrandigi la kampon de siaj instruado kaj esplorado kaj por liveri la akademian subtenon al la kolektado de arto kaj arkeologio de sia muzeo kaj tiun al siaj edukaj projektoj, la Zhejiang-a Universitato starigas en la muzeo la fakan bibliotekon pri la arto kaj pri la arkeologio. La biblioteko senpage malfermiĝos al la publiko kune kun la muzeo en la jaro 2015. 

 

    La muzeo havas la totalan areon de ĉ. 2 mil kvadrataj metroj kaj povas konservi 160 mil volumojn da fakaj libroj pri la arto kaj pri la arkegologio. Kaj ekde novembro de 2011, la muzeo komencis aĉeti koncernajn librojn, el kiuj la plej atentataj estas la 4 multekostaj privataj kolektoj de libroj pri alilandaj arto kaj arkeologio: La kolekto Fernandez, La kolekto Dreyer, La kolekto Grimm kaj La kolekto Karlovsky, entute pli ol 15 mil volumoj.

 


 La de la bibioteko de la Zhejiang-a Universitato nove aĉetitaj fremdlingvaj libroj pri la arto kaj la arkeologio

 

    Kaj en la flanko de la geografia medio kaj en tiu de la historia ordo, la 4 kolektoj de libroj inter-sisteme metas, kompletigas kaj kune formas por la Zhejiang-a Universitato la bazon de la kolektoj de libroj pri la antikva civilizacio de la Okcidento. 

 

    La kolekto Fernandez

 

    Tio estas speciala kolekto, kiu temas pri la arkitektura kaj arta historio de la Renesanco kaj Baroka Epoko (ĉ. 14-17 jarcentoj). Ĝia kolektinto, doktoro Henry Dietrich Fernandez (1950-2009), iam gvidis kursojn en la dezajna lernejo de la Universitato Harvard. Li estis grava fakulo pri la arkitektura kaj arta historio de la Renesanco de Usono kaj pri tiu de la antaŭrenesanco de Italio. Dum pli ol 30 jaroj antaŭ sia forpaso, doktoro Henry Dietrich Fernandez elspezis ĉiun sian ŝparadon por la aĉeto de gravaj libroj rilataj al la kampo, en kiu li studas.

 

    Doktoro Henry Dietrich Fernandez estis ne nur sperta en la studo pri la historio de la arkitekturo kaj la arto en la Renesanco kaj pri tiu de la Baroka Epoko, sed ankaŭ eksperta en la moderna kaj la nuntempa arkitekturoj, kaj funkciis kiel profesia arkitekto. Tio permesis al li partopreni en la restarigo de la projekto "Rekonstruo de la Renesanca Romo" komencita en la jaro 2003 kaj en aliaj riparaj konstruoj. Li iam gvidis spertulojn el diversaj kampoj restarigi Vatikanajn konstruaĵojn antaŭ la Renesanco pere de alt-sciencaj kaj alt-teknologiaj rimedoj.

 

    La kolekto Fernandez posedas pli ol 4 mil volumojn, ties kerna parto konsistas el pli ol 600 verkoj pri la arkitekturo kaj pri la arto de la urbo Romo, inkl. de multaj raraj libroj en granda valoro. Antaŭ ol la aĉeto de la kolekto far la biblioteko de la Zhejiang-a Universitato, la Instituto Warburg provis aĉeti ĝin, sed ne sukcesis pro nesufiĉe da mono.

 

    La kolekto Dreyer

 


Prof. Günter Dreyer en arkeologia esplorado 
 

 

    Tio estas grandega kolekto, kiu temas pri la arto kaj pri la arkeologio de Egiptio en la faraona epoko. Ĝia kolektinto, profesoro kaj doktoro Günter Dreyer (1943- ), estas unu el la plej gravaj egiptologoj nuntempaj kaj eksa direktoro de la filio de la Germana Arkeologia Instituto en Kairo. Ekde la jaro 1978 li ĉiam respondecas pri la gravaj arkeologiaj esploroj sur la insulo Elephantine de Egiptio kaj de la jaro 1989 ĝis nun -- pri la elfosado de la ruino Abydos. Profesoro kaj doktoro Günter Dreyer studas precipe pri la antaŭhistoria Egiptio, t. e. la origino de la egipta historio de la faraona epoko, tiu de la faraona lando kaj la konstruo de lia maŭzoleo.

 


Parto de la libroj kolektitaj de prof. Günter Dreyer

 

    La kolekto Dreyer konsistas el pli ol 2 mil volumoj, ties kerna parto estas preskaŭ kompleta Ĝenerala Katalogo por la Egipta Muzeo en Kairo. La projekto estis komencita en la fino de la 19a jarcento. En ĝi estas detale notitaj ĉiuj historiaj objektoj de Kairo kaj tiuj de la egipta muzeo. Kaj jam eldoniĝis pli ol 100 volumoj. 

 

    La plej valora volumo de La kolekto Dreyer estas la unua eldono de la Narrative of the operations and recent discoveries in Egypt and Nubia (Rakonto de la operacioj kaj la freŝaj malkovroj en Egiptio kaj Nubio), verkita de Belzoni, Giovanni Battista (1820, Londono / Parizo).

 

    La kolekto Grimm

 


Prof. Günter Grimm
 

 

    Tio estas kolekto, kiu temas pri la greka-romaj arto kaj arkeologio. Ĝia kolektinto, profesoro Günter Grimm (1940-2010), estas konata pro sia studado pri portretoj de la egiptaj mumioj en la roma epoko. De la jaro 1975 ĝis la jaro 2008 li servis kiel profesoro pri la klasika arkeologio en la Universitato Trier de Germanio. 

 


Ekslibriso de prof. Günter Grimm
 

 

    Profesoro Günter Grimm studis ĉefe pri la historio kaj la civilizacio de la urbo Alexandria. La kolekto Grimm konsistas el pli ol 5 mil volumoj kaj ties kerna parto kovras esplorojn pri la arto, la arkitekturo kaj la arkeologio de la urbo Alexandria en la dinastio Ptolemaic kaj pri tiuj antaŭ la islama epoko. 

 

    La alia grava enhavo de La kolekto Grimm temas pri la arto kaj la arkeologio de la provincoj en la Romia Imperio kaj kovras marbordon de la Nigra Maro, la Malgrandan Azion, Mez-Orienton, Nordan Afrikon, Romion, Gaŭlujon, Ĝermanion, Brition kaj tiel plu.

 

    La kolekto Karlovsky

 


Prof. C. C. Lamberg-Karlovsky
 

 

    Tio estas kolekto, kiu temas pri la arto kaj pri la arkeologio de la antikva Meza kaj Okcidenta Azio. Ĝia kolektinto, profesoro C. C. Lamberg-Karlovsky, instruas en la fakultato de arkeologio de la Universitato Harvard kaj estas grava klerulo pri la arkeologio ĉe la regiono de Irano, Centra Azio kaj landlimo inter Irano kaj Hindio. Lia oficejo en la Muzeo Peabody de la Universitato Harvard funkcias ĉiam kiel unu el la akademiaj centroj por studado pri la origino de la antikva okcidenta mondo kaj ties disvolvo kaj evoluo. 

 


La Muzeo Peabody
 

 

    La kolekto Karlovsky konsistas el pli ol 3.5 mil volumoj kaj kies plej grava parto temas pri la arkeologiaj studoj pri la antikva civilizacio de la Meza kaj Okcidenta Azio, tiu ĉe la Induso kaj pri tiu de la Araba Duoninsulo. Tiu ĉi kolekto inkludas ankaŭ la librojn pri la baza teorio pri la arkeologio de la lastaj 100 jaroj. 

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments