Ĉefpaĝo

Wu Renbao, "la plej fama kamparano" en Ĉinio

| 2013-04-25
Bookmark and Share

 
Wu Renbao ĉe enirejo de la vilaĝo

 

    En la 18a de marto forpasis Wu Renbao, kompartia ekssekretario de Huaxi-vilaĝo, Jiangyin-urbo, Jiangsu-provinco, Ĉinio, pro malsano en la aĝo de 85 jaroj. Li faris la malriĉan kaj postiĝintan Huaxi-vilaĝon plej konata en Ĉinio, kaj li mem estas nomata "la plej fama kamparano en Ĉinio".

 

    Antaŭ duonjarcento Huaxi estis nur ordinara kaj malgranda vilaĝo, kaj la vilaĝanoj ofte suferis de malsato. Sed hodiaŭ ĉiu familio loĝas en vilao, posedas aŭton, kaj la pokapa mondepono kalkuliĝas al pli ol miliono da juanoj. Estas Wu Renbao, kiu kreis la miton de "komuna riĉiĝo". Danke al lia gvidado dum preskaŭ 50 jaroj, en la fino de la lasta jarcento Huaxi fariĝis la unua vilaĝo de Ĉinio, en kiu ĉiuj familioj plej frue ekposedis telefonon, koloran televidilon, klimatizilon, aŭton kaj vilaon.

 

     Por ricevi la gvidadon de Wu Renbao kaj havi la spertojn de Huaxi-vilaĝo, de la jaro 2001 pluraj najbaraj vilaĝoj memvole aneksiĝis al Huaxi. Ĝis la jaro 2006 Huaxi pligrandiĝis de 0.96 kvadrataj kilometroj kun pli ol 1600 loĝantoj al 35 kvadrataj kilometroj kun 35 mil loĝantoj en 13 sub-vilaĝoj. En la jaro 2012 Huaxi enspezis de vendado 52.45 miliardojn da juanoj, imposte pagis 859 milionojn da juanoj al la ŝtato, kaj la pokapa enspezo de la vilaĝanoj atingis 88 mil juanojn.

 

    Iu diris, ke Wu Renbao plena de memfido kaj espero pri la vivo estis kvazaŭ semadmaŝino kaj deziris semi la ideon de "komuna riĉiĝo" al pli da kamparanoj. Danke al lia klopodo, Huaxi starigis du similajn vilaĝojn respektive en la provinco Heilongjiang kaj Ningxia-a Hui-a Aŭtonoma Regiono. Li ankaŭ funkciigis pli ol cent kursojn en pli ol 20 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj en centra kaj okcidenta Ĉinio. Per la projekto "intelekta helpo" li helpis al 100 mil alilokanoj liberiĝi de la malriĉeco. De la jaro 2006 li ĉiujare invitis 10 mil kompartiajn sekretariojn de diverslokaj vilaĝoj el la tuta lando al Huaxi por interŝanĝoj. Li priskribis sian idealon jene: Vilaĝo helpas vilaĝon, familio helpas familion, kaj finfine la tuta lando riĉiĝos!

 

    En la lasta jardeko preskaŭ ĉiutage Wu Renbao diskonigis la disvolviĝon de Huaxi-vilaĝo kaj siajn pensojn al tiuj kiuj vizitis la vilaĝon, kaj havis grandan nombron da fanoj. Li diris: "Mi suferis malriĉecon. La koro doloras min, kiam mi vidas malriĉulon. Mia plej granda deziro estas havigi bonan vivon al malriĉuloj. Ĉiam ajn mi firme kredas, ke la Komunista Partio de Ĉinio strebas por feliĉigi plejparton de la popolo. Feliĉo de la popolo estas socialismo." Li ankaŭ eldonis Verkojn de Wu Renbao, Sentencojn de Wu Renbao, Socialismo Riĉigas Huaxi-vilaĝon -- Elektitaj Prelegoj de Wu Renbao ktp.

 

    Aŭskultinte lian raporton multaj konfesis: "En niaj hejmlokoj troviĝas belaj montoj kaj lagoj, tamen mankas al ni tia gvidanto kia Wu Renbao." Turistoj el okcidentaj landoj diris: "Ankaŭ ni deziras tian socialismon."

 

    Kiel fama labormodelo Wu Renbao estis tri fojojn elektita kiel deputito de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj tri fojojn kiel deputito de la Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Oni ellaboris televid-serion Rakonto de la Vilaĝo Huaxi kaj filmon Wu Renbao laŭ lia legenda vivo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments