Ĉefpaĝo

Malfermiĝis la nove restaŭrita Ĝardeno de Virto kaj Harmonio en la Somera Palaco

| 2013-04-27
Nombro de mesaĝoj(0)


La Granda Oper-scenejo jam akceptas turistojn en- kaj eksterlandajn post la restaŭro. 

 

    La 25-an de aprilo oficiale malfermiĝis al la publiko la Ĝardeno de Virto kaj Harmonio en la Somera Palaco de Pekino post 18-monata pordferma restaŭro.

 

    La ĉefa konstruaĵo de la ĝardeno estas ĝia Granda Oper-scenejo kiu funkciis kiel speciala scenejo por oper-spektado de Cixi (1835-1908), imperiestra patrino en la dinastio Qing (1644-1911). La ĉi-foja restaŭro tuŝis 24 malnovajn konstruaĵojn kun la totala areo je preskaŭ 4 mil kvadrataj metroj, la konstruaĵoj inkludas la Grandan Oper-scenejon, la Halon de Plezura Rido kaj la Halon en Celebrado de Filantropio.

 

   Laŭ la konigo de koncerna specialisto, la ĉi-foja restaŭro estis la plej grandskala kaj strikta de post la jaro 1949. Oni celas laŭeble revenigi la plej bonan aspekton de la Granda Oper-scenejo post ĝia stariĝo. Post kompleta restaŭro la antikvaj konstruaĵoj reakiris siajn originalajn aspektojn ĉe la pordoj kaj la fenestroj, la internaj muroj kaj la dekoracio same kiel en la periodo inter la fino de la 19-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Krome, oni ankaŭ restituis la koloran pentradon sur la koridoroj laŭ la historia registro kaj refunkciigis iliajn aranĝon kaj efikon.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments