Ĉefpaĝo

Francio senpage redonos al Ĉinio du best-kapajn statuojn

| 2013-04-28
Nombro de mesaĝoj(0)


La ĉina flanko esprimas sian dankemon al la franca kompanio. 
 

La muso-kapa statuo
 
 

La kuniklo-kapa statuo

 

    La 26-an de aprilo la franca kompanio Pinault-Printemps-Redoute deklaris, ke ĝi redonos al Ĉinio la du best-kapajn statuojn, kiuj estas muso-kapa statuo kaj kuniklo-kapa statuo.

 

    Laŭ informo, en la jaro 2009 la du statuoj estis venditaj en la aŭkcio, kio vekis riproĉon kaj oponon de la internacia socio kaj tiujn de Ĉinio. La franca kompanio Pinault-Printemps-Redoute aĉetis el la posedanto la du statuojn kaj esprimis ke ĝi redonos ilin al Ĉinio. Pri tio la ĉina flanko pozitive taksis kiel amika agado, kiu sekvas la internacian principon pri la protekto de kultura heredaĵo, reflektas subtenon de la franca kompanio al kultura heredaĵo de Ĉinio kaj la internacian konsenton por revenigi historian objekton al la originala posedanto.

 

    La originalaj 12 best-kapaj statuoj estis parto de la fontano ekster Haiyantang-halo en la Imperia Ĝardeno Yuanmingyuan de Ĉinio. La statuoj estis faritaj el ruĝa kupro kaj estis perditaj en la bruligado farita de britaj kaj francaj soldatoj, kiam ili invadis Ĉinion en la jaro 1860. Hodiaŭ ankoraŭ estas netrovigeblaj tiuj de serpento, koko, hundo kaj ŝafo el la 12 best-kapaj statuoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments