Ĉefpaĝo

Baihe.com donos al vi feliĉan geedziĝon

| 2013-05-03
Nombro de mesaĝoj(0)

de ZHANG SHUANG

 

    En diversaj rilatoj de la homaro, la rilatoj inter viroj kaj virinoj estas unu el la plej gravaj kaj samtempe kompleksaj. Tiuj rilatoj estas antaŭkondiĉo por la formiĝo de la baza familia unuo kaj ankaŭ la fundamento de la sana disvolviĝo de la homaro. Nuntempe en Ĉinio venas alta tajdo de geedziĝoj por la gejunuloj naskiĝintaj en la 1980-aj jaroj, tamen multaj el ili ankoraŭ ne sukcesas trovi sian partneron. Pro tio naskiĝis la merkato por interkonatigado de viroj kaj virinoj. Tiuflanke la retejo Baihe.com estas tre fama.

 

    Baihe.com estas la unua reta firmao en Ĉinio por interkonatigi virojn kaj virinojn cele al helpado de ilia geedziĝo per sistemo, kiu akceptas nur iliajn verajn nomojn. Maje de 2005 Baihe.com en Ĉinio lanĉis la servan programon de geedzeca servo titolita "Parigo per la koro por sukcesigi feliĉan geedziĝon". Marte de 2007 Baihe.com kun sia vernoma sistemo fariĝis la unua fianĉo-interkonatiga retejo en Ĉinio aplikanta la aŭtentikigan sistemon de la Ĉina Ministerio pri Publika Sekureco.

 

    La sistemo de "parigo per la koro" helpas al klientoj trovi sian fianĉ(in)on

 


Tian Fanjiang, ĝenerala direktoro de Baihe.com
 

 

    Tian Fanjiang, ĝenerala direktoro de Baihe.com doktoriĝis el Tsinghua-universitato. Kiel kutime li rekte tuŝis la esencon sen flankaj formalaĵoj, kiam li akceptis la intervjuon. Pri la fondiĝo de la firmao, li diris, ke la ideo pri la fondo venis el la postuloj de klientoj pro tio, ke siatempe en Ĉinio estis nur malmultaj firmaoj liverantaj similajn servojn. Nuntempe la retejo de lia kompanio jam havas 42 milionojn da membroj registritajn, inter kiuj pli ol 2 milionoj viglas en ĉiu monato sur la retejo.

 


Afiŝo de Baihe.com
 

 

    Iasence la sukceso de Baihe.com ŝuldiĝas al la sistemo de "parigo per la koro". Fakte sub la retejo Baihe.com estas instituto pri geedzeco, kiun konsistigas kelkaj famaj kaj aŭtoritataj institucioj pri psikologia kaj sociologia esploroj, nome la Pekina Universitato, la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Pekina Pedagogia Universitato. Ĝi estas la unua instanco okupiĝanta pri la esplorado de amo, geedzeco kaj familio. Surbaze de la multjara studado de pli ol 30 esploristoj oni fondis kompletan sciencan sistemon por geedziĝa servo, kiu povas helpi al la klientoj trovi sian partneron kun samaj vivkoncepto, valorkoncepto kaj mondkoncepto, ĉar homoj kun sama vivsinteno facile interkomunikiĝas unu kun alia kaj facile atingas la vojon al la geedziĝo.

 

    La vivo de homo estas mallonga, kaj tamen nemalmultaj geedziĝoj komenciĝas nur pro eraroj. Se oni povos ricevi teston pri geedziĝo, oni povos eviti tiajn erarojn, kaj reduktiĝos la nombro de malfeliĉaj geedziĝoj. La sistemo estas preciza kaj praktika. Vizitantoj post la registriĝo kaj pago de la membrokotizo povas ricevi mesaĝojn kaj akiri servojn pri sinmontriĝo kaj preciza elektado de fianĉ(in)oj. Por privilegiaj membroj servistinoj liveras serion da specialaj servoj: nome, post konsultado kaj testo ili helpas al vi reordigi neklarajn informojn en via registriĝa dokumento kaj donas al vi proponojn pri elektado de partnero. Post tio ili elektas por vi eventualan kunulon el 42 miliardoj da membroj.

 

    Helpi al gejunuloj geedziĝi rapide kaj feliĉe

 

    Antaŭe en Ĉinio konatiĝo kun aliseksulo cele al geedziĝo kutime dependis de interkonatigo fare de familianoj aŭ konatoj. Tiamaniere gejunuloj devis dediĉi multe da tempo kaj energio por interkomunikado kaj interkomprenado kaj tamen post la geedziĝo nemalmultaj el ili trovis, ke la partnero ne estas sia ideala kunulo.

 

    La scienca sistemo de Baihe.com helpas al la klientoj forigi el la kandidatoj homojn ne taŭgajn por ŝpari ilian tempon. Ĝi elekas por la klientoj laŭ jenaj paŝoj: unue elekti laŭ la aspekto sur foto; due fari teston, kaj el la rezulto li aŭ ŝi povas elekti la fianĉ(in)on kun simila interna idealo.

 

    Tian Fanjiang diris, ke iam estis du klientoj, kiuj elmontris 90% da simileco en "la testo por la parigo per la koro". Ili renkontiĝis vendrede vespere kaj la renkontiĝo daŭris 24 horojn, dum kiuj ili seninterrompe interparolis, kaj en la tria tago ili vizitis la buroon pri civilaj aferoj por geedziĝa registrado. Se la buroo funkcius dimanĉe, ili estus plemumintaj la proceduron en tiu tago. Nun ili kunvivas feliĉe kaj havas sian bebon.

 


Oficistinoj de Baihe.com
 

 

    Tian Fanjiang substrekis, ke Baihe.com ne celas simple sukcesigi geedziĝon sed sukcesigi feliĉan geedziĝon. Pri la feliĉa geedziĝo Baihe.com havas tri kriteriojn: reciproka kompletigo de karakteroj, kundivido de samaj valorkonceptoj kaj bona interkomunikado. La retejo faris statistikon pri la supre menciitaj flankoj kaj trovis, ke la sento de feliĉo ĉe la klientoj, kiuj ricevis "la teston pri la geedziĝo per la koro", estas je 80% pli alta ol tiuj, kiuj ne ricevis ĝin.

 

    Nepre devas registriĝi per veraj nomoj

 


Renkontiĝo de membroj
 

 

    "Por dumviva feliĉo necesas vernoma sistemo" estas la slogano sur la afiŝoj de Baihe.com bone konata en Ĉinio. Kiel la fondinto de la partnero-prezenta retejo kun vernoma sistemo, Baihe.com havas la plej grandan membraron en Ĉinio kaj pro tio ĝi havas avantaĝon en la skalo kompare kun la samspecaj retejoj en la lando. La statistiko pri modifoj faritaj al la personaj donitaĵoj ĉe la retejo montras, ke ĉiujare pli ol 300 miloj da viroj aŭ virinoj sukcese trovis kunul(in)on halpate de Baihe.com.

 

    Sekureco estas la problemo plej zorgata de tiu-specaj retejoj. En la komenco Baihe.com postulis, ke la membroj kunligu sian konton kun la poŝtelefona numero pro tio, ke oni devis komuniki sian veran nomon por akiri poŝtelefonan numeron. Poste ili trovis, ke ankaŭ la poŝtelefona numero havas sian mankon en sekureco, kaj do decidis, ke la membroj kunligu sian konton kun la numero de ilia legimitilo. Kiam membro estas denuncita pro la uzado de falsa aŭ alies legitimilo, li aŭ ŝi estas por ĉiam rifuzota de la retejo. Krom tio la retejo, kiel eble plej bone strebante protekti privatajn informojn de la klientoj, samtempe klopodas akiri iliajn detalajn informojn: ekzemple ilia klereco, enspezo, familianoj k.s. Tian deziras, ke la la privataj informoj estu findindaj kaj detalaj, ĉar li opinias, ke nur per tiuj detalaj informoj la retejo povas preni sur si la respondecon pri la feliĉa geedziĝo de la membroj.

 

    Per sia daŭra esplorado kaj kreiveco Baihe.com fondis la bazon de la ĉina moderna geedziĝa servo. Kiel avangardo de la samspecaj retejoj Baihe.com ne nur dediĉas sian energion al la interkonatigado de viroj kaj virinoj, sed ankaŭ klopodas antaŭenpuŝi helpan sistemon por geedziĝoj. Ili opinias, ke la servo pri la konsultado por geedziĝaj aferoj estas nova direkto kaj en tiu kampo kuŝas granda merkato. Per tiu maniero Baihe.com celas liveri tutflankan kaj sekuran servon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments