Ĉefpaĝo

La unua ĉina fabriko de purfuelaj aŭtomobiloj estis konstruita en Usono

| 2013-05-03
Bookmark and Share


S-ro Rex Parris kaj s-ino Li Ke prove veturas per la purfuela aŭtomobilo. 

 

    La 1-an de majo la Fabriko de Elektraj Aŭtomobiloj BYD, la unua ĉina fabriko de purfuelaj aŭtomobiloj en Usono, estis konstruita en Lancaster, la urbo en suda Kalifornio de Usono. La urbo kaj la fabriko BYD kune disvastigos la novfuelajn aŭtomobilojn.

 

    S-ino Li Ke, supera vicprezidanto de la Kompanio BYD kaj ĝia respondeculo pri la komerco en Usono, diris en la gazetara konferenco, ke laŭplane antaŭ majo de la venonta jaro la fabriko plenumos muntadon de 10 elektraj aŭtomobiloj kun la tipo K9 kaj transdonos ilin al la urbo Long Beach de Kalifornio. La totala valoro de la 10 aŭtomobiloj estas 14 milionoj da usonaj dolaroj. En la jaro 2014 la fabriko havos la kapablon por produkti 50-100 elektrajn aŭtomobilojn. Krom la fabriko, la Kompanio BYD konstruos la baterian fabrikon je 3 mejloj fore de la Fabriko de Elektraj Aŭtomobiloj en Lancaster por produkti elektrajn aŭtomobilojn.

 

    S-ro Rex Parris, urbestro de Lancaster, diris, ke Lancaster estas la plej bona loko por disvastigi la teknologion pri anstataŭigeblaj fueloj, la urbo kreas la historion kaj faras praktikan penadon por mildigi la varmiĝon de la tuta terglobo. Ĉinaj kaj usonaj sciencistoj kunlabore povas fari ĉion.

 

    Laŭ konigo, la vojo apud la fabriko estis nomita kiel la bulvardo BYD.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments