Ĉefpaĝo

Filozofio de la filmo "Vivo de Pi"

| 2013-05-08
Nombro de mesaĝoj(0)

de ZHANG SHUANG

 


Ang Lee, gajninto de la Plej Bona Reĝisoro per la filmo "Vivo de Pi" 

 

    En la 24a de februaro en la teatro Dolby de Holivudo, Usono okazis la ceremonio de la 85a Oskar-Premioj de la Usona Film-Akademio. Ĉindevena filmisto Ang Lee gajnis la Oskaron por la Plej Bona Reĝisorado per la filmo "Vivo de Pi".    

 


La filmo "Volupto, Singardo" de Ang Lee gajnis la premion Ora Leono.
 

 

    Ang Lee naskiĝis en Tajvano en la jaro 1954. Li ekstudis en Usono en la jaro 1978, kaj ricevis magistrecon pri film-produktado el la Novjorka Universitato. Li gajnis preskaŭ ĉiujn mondfamajn filmo-premiojn. En la jaro 1994 la filmo "Senco kaj Sensivo" ricevis la Oskaron por la Plej Bona Adaptita Scenaro; en la jaro 2000 la filmo "Kaŭranta Tigro, Kaŝita Drako" gajnis la Oskaron por la Bona Fremdlingva Filmo; en la jaro 2005 la filmo "Dorsrompita Monto" rikoltis la 78an Oskaron por la Plej Bona Reĝisorado; en la jaro 2007 la filmo "Volupto, Singardo" gajnis la Oran Leonon en la Venecia Film-Festivalo.   

 

    La filmo "Vivo de Pi" fariĝis lia dua verko gajninta la Oskaron por la Plej Bona Reĝisorado post "Dorsrompita Monto". Ĝi samtempe ricevis ankaŭ trofeojn por kinematografío, vidaj efektoj, originala partituro kaj reĝisorado. "Vivo de Pi" fariĝis la mejloŝtono en lia filma kariero. Unuflanke la filmo estas sublimado de liaj antaŭaj filmoj; aliflanke "Vivo de Pi" estas ekstrema defio por li el la vidpunkto de filma tekniko.

 

    Tri malfacilaĵoj

 


Afiŝo de la filmo "Vivo de Pi"
 

 

    "Vivo de Pi" estas adoptita el la samtitola novelo de Yann Martel, kiu vendiĝis tra la tuta mondo en sep milionoj da ekzempleroj. Ĝi rakontas pri 227-taga aventuro de barata knabo Pi post ŝip-renversiĝo; en flosanta savboato li vivas kun bengala tigro 227 tagojn. 

 


Ang Lee kaj Suraj Sharma, la rolulo de Pi, dum filmado
 

 

    Filmo estas esence montrado de bildoj. Tiusence "Vivo de Pi" estas paradoksa: dum la tuta filmo montriĝas preskaŭ nur unu sceno: savboato sur la maro, kaj disvolviĝas monologo kun Pi kiel la sola rolulo; krome ĉeestas nur la tigro. Tiuj du karakterizaĵoj faras la filmon pli taŭga al teatraĵo ol al filmo, ĉar por la lasta oni kutime utiligas la avantaĝojn de bildo-ŝanĝoj kaj grandiozaj scenoj.   

 

    La unua malfacilaĵo kiun Ang Lee devis venki estas, ke la intrigoj komenciĝas per konflikto inter homo kaj la medio subpremanta homon. En la filmo Ang Lee lerte prenis konflikton inter Pi kaj la tigro kiel impulson por disvolvi la rakonton kaj altiri atenton de la spektantoj.

 

    La dua malfacilaĵo en la filmo estas, ke dialogoj ne eblas inter Pi kaj la tigro, kaj oni devas komprenigi la konflikton inter ili per interna monologo de Pi: timo, angoro, trovo de spirita apogpunkto, sopiro al la vivo, kompato, kontento pri la regado de la situacio. Por tiu rolo Ang Lee uzis novan aktoron, kaj kiel mentoro li iom post iom enkondukis la aktoron en la riĉan internan mondon de Pi.

 


Ang Lee, Suraj Sharma kaj la tigro en la filmo
 

 

    La tria malfacilaĵo estas neceso bone kombini tri-dimensian filmadon kun homa aktorado. Ang Lee efektivigis tion per teknika kombinado de realo kaj virtualo en la post-produktado de la filmo. Pro tio la filmo gajnis la Oskaron por Vidaj Efektoj.     

 

    Filmo-temoj

 

    De la patro-trilogio, "Puŝantaj Manoj", "Geedziĝa Bankedo" kaj "Manĝas kaj Trinkas Viro kaj Virino" Ang Lee komencis esplori la kontraŭdirojn inter tradicio kaj moderna etiko kaj kulturan konflikton inter la Oriento kaj la Okcidento. Ang Lee verkis scenaron de la filmo "Puŝantaj Manoj". Ĝi rakontas tragikon de Taijiquan-majstro en la familio de sia filo en Usono. La kultura kontraŭdiro nekunfandiĝebla enkorpiĝas en la konflikto inter la majstro kaj la medio, en kiu li loĝas. La majstro intencas solvi la embarasan situacion inter li kaj liaj filo kaj bofilino per Taijiquan-maniero, sed li malsukcesas.

 


Afiŝo de "Senco kaj Sensivo"
 

 

    Malakordo inter homoj kaj la medio evidentiĝas ankaŭ en liaj anglalingvaj filmoj. Ekzemple, "Dorsrompita Monto" priskribas la kontraŭdiron inter gejoj kaj la tradicia koncepto de geedzeco; en la filmo "Senco kaj Sensivo" adaptita el la samtitola romano de Jane Austen, li plene montras la kompromison de homoj kun la medio, kaj en speciala kunteksto la amaferoj de la du ĉefrolinoj ŝanĝiĝas pro la ŝanĝiĝo de la vivmedio, kaj finfine ili iras al la kontraŭaj flankoj, la plijuna emocia fratino iras al racio kaj la pliaĝa racia fratino ricevas amon.    

 

    En la filmo "Vivo de Pi" Ang Lee refoje bildigas la temon de la konflikto inter homoj kaj la medio. Dum 227 tagoj en savboato flosanta sur la maro Pi devas alfronti la senkompatan maron kaj la bengalan tigron kun kiu li postvivas. La tigro estas la simbolo de la medio. Por postvivi Pi devas venki la tigron. Fine Pi ricevas la kapablon regi super la tigro. Li ekhavas ŝancon mortigi la tigron, tamen li elektas vivi kun ĝi, ĉar li bezonas eksplicitan kontraŭulon, kaj en la lukto kun la kontraŭulo li havas kompleksan ĝuon de postvivado. La rilato inter Pi kaj la tigro estas tiu inter la vivo kaj morto, tamen Pi konvertas la rilaton en reciprokan dependecon. Pi devas venki la timon, ke li eble estos formanĝita de la tigro, kaj tiel li starigas la memfidon pasigi la enuigajn tagojn. El ĉi tiu vidpunkto Ang Lee levis sian konstantan temon pri homoj kaj la medio al la filozofia nivelo: la medio povas mortigi homojn, tamen ĝi ankaŭ povas savi ilin.

 

    Ang Lee persistis en la esploro pri la malakordo inter homoj kaj la medio per filmoj, defiis la plej modernan filmo-teknikon, kaj fine fariĝis elstara filmisto. 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments