Ĉefpaĝo

Nicolas Fraissinet, muzika ambasadoro de Svisio, faris la unuan prezenton en Ĉinio

| 2013-05-09
Nombro de mesaĝoj(0)


Nicolas Fraissinet en kantado 

 

    La 7-an de majo Nicolas Fraissinet, svisa pianisto, komponisto kaj kantisto kun la honora titolo "muzika ambasadoro de Svisio", okazigis koncerton en la svisa ambasadorejo en Pekino. Tio estas la unua fojo por li fari prezenton en Ĉinio. Li estas lerta en esprimo de la homa sento per figuroj de bestoj, kaj li faros prezentadon en la urboj Pekino, Hangzhou kaj Ŝanhajo de la 10-a ĝi la 16-a de majo.

 

    Nicolas Fraissinet naskiĝis en Svisio kaj li pasigis sian infanecon en Francio. Komence li ludis la klasikan muzikon kaj poste li dronis en ĵazo. Post la publikigo de sia unua speciala kolekto de kantoj, li estis elektita kiel la plej bona franclingva artisto en la Francparola Ludo en la jaro 2009, poste li ricevis la premion "Coup de Coeur" en la jaro 2011 donitan de la Akademio Charles Cros.

 

    Dum sia prezentado en Ĉinio Nicolas Fraissinet altiros la atenton de ĉinaj spektantoj per profundaj, realaj, entuziasmaj kaj raciaj kantoj. Ĉinaj spektantoj povos sperti lian talenton en muziko.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments