Ĉefpaĝo

Imperiestraj sigeliloj vendiĝis kontraŭ granda sumo

| 2013-05-14
Nombro de mesaĝoj(0)


Blandjada sigelilo 
 

Jaspa sigelilo 

 

    La 12an de majo la aŭkciokompanio China Guardian profitis pli ol 100 milionojn da juanoj el blankjada kaj jaspa sigeliloj en la printempa aŭkcio pri porcelanaĵoj kaj artaĵoj de ĉinaj imperiestroj.

 

    Interalie la blankjada sigelilo kun intajle gravuritaj surskriboj "fari senĉesajn penojn por sin perfektigi" vendiĝis kontraŭ 66.7 milionoj da juanoj. La sigelilo farita en la jaro 1790 estis por la 80-jara naskiĝtago de la imperiestro Qianlong en la sekva jaro. Ĝi havas ferocan drakkapon, kiu havas rondajn okulojn kaj longajn lipharojn. En la frua 20a jarcento Emile Guimet (1836-1918), fondinto de la franca Nacia Muzeo de Aziaj Artoj Guimet, aĉetis ĝin el iu kuriozaĵisto en Parizo.

 

    La alia, jaspa sigelilo de la regperiodo de la imperiestro Jiaqing, pli granda kun reliefe gravuritaj surskriboj, kies kapo estas iom malkliniĝa, estis vendita kontraŭ 34.5 milionoj da juanoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments