Ĉefpaĝo

Inaŭguriĝis la 15-a Pekina Internacia Ekspozicio de Infanaj Ludiloj kaj Lernigiloj en Ĉinio

| 2013-05-15
Nombro de mesaĝoj(0)


Vizitantoj spektas la eksponaĵon. 
 

La ekspona budo por la infan-lernigilo "interaga bebo 3iKids" 

 

    La 13-an de majo inaŭguriĝis la 15-a Pekina Internacia Ekspozicio de Infanaj Ludiloj kaj Lernigiloj en la nova pavilono de la Ŝtata Ekspona Centro de Agrikulturo en la urbo Pekino, Ĉinio.

 

    Laŭ konigo, la ĉi-foja tritaga ekspozicio kun la ekspona areo je 13 miloj da kvadrataj metroj havas al si preskaŭ 400 partoprenantojn el diversaj landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio, Germanio, Koreio kaj tiel plu. La entreprenoj de la infan-ludila kaj lernigila rondo prezentas al la publiko diversajn modelojn de infanĝardenoj, ekzemple la ĝardenaj dispozicioj, desegnoj kaj dekoracioj, aparataj aranĝoj, lecionaj eksponadoj, DIY (mem-munta) ludiloj, elektronikaj lernigiloj kaj aliaj.

 

    Plejpartaj eksponaĵoj de la ĉi-foja ekspozicio estas produktaĵoj de altnivela tekniko, el ili, la plej atentata estas la infan-lernigilo "interaga bebo 3iKids". Ĝi estas kune kreita de studantoj el la eduk-scienca instituto de la Universitato Harvard kun sciencistoj el la rondo de la Informa Teknologio kaj speciale desegnita por la infanoj en la aĝo de 3 ĝis 6 jaroj, kiel la interaga platformo por la interŝanĝo de praktikaj informoj infan-kreskigaj inter la hejmo kaj infanĝardeno de la infanetoj. Tia nova produktaĵo antaŭdiras la evoluan tendencon de la tuta ludila kaj lernigila industrio en la estonteco.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments