Ĉefpaĝo

Kortegaj pupoj, turismaj memoraĵoj de la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino

| 2013-05-16
Nombro de mesaĝoj(0)

Teksto de GAO YUAN kaj fotoj de FENG JIN

 

    Plejmulto da ĉinaj muzeoj havas delikatajn historiajn objektojn kaj artaĵojn, tamen kompare kun la landoj progresintaj en turismo, ili malatentas evoluigon de malgrandaj memoraĵoj ŝatataj de turistoj. En iuj muzeoj aĉeteblas nur imitaĵoj de porcelanoj, brozaĵoj kaj skulptaĵoj de argilaj figuroj de korteganoj, kiuj estas multekostaj kaj neallogaj por gejunuloj pro manko de moda projektado.

 


Pafarkisto 

 

    En vendejoj de muzeoj en la urboj Ŝanhajo kaj Suzhou oni povas vidi malgrandajn skribilojn kaj objektojn kun densa nacia gusto ŝatatajn de vizitantoj. Lastatempe la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino lanĉis serion da produktaĵoj "kortegaj pupoj", kiuj fariĝis furoraĵoj inter la memoraĵoj vendataj en diversaj muzeoj.

 

    Pupoj kun malgrandaj kaj rondaj okuloj kaj granda kaj plata vizaĝo

 


Princo de Qing-dinastio
 

 

    Mi unuafoje rimarkis tiujn "kortegajn pupojn" en la oficiala flagŝipa vendejo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco en la retejo Taobao. Supre de la retpaĝo estas la ideografiaĵoj "Donacoj el la Imperiestra Palaco", kaj sube estas karikaturaj pupoj kun malgrandaj kaj rondaj okuloj, larĝa kaj plata vizaĝo, aminda kaj naiva mieno.

 


Poŝtelefonujoj kun desegnoj pri la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino
 

 

    Inter ili estas nefaligeblaj figuroj de soldatoj en la dinastio Qing (1644-1911), figuroj de altrangaj korteganoj kun serioza mieno en la dinastio Ming (1368-1644) kaj tiuj de imperiestraj gefiloj, herooj de antikvaj rakontoj kaj teatraĵoj. Tiuj amindaj figuroj estas ankaŭ presitaj sur kondimentujoj, monujoj, kajeroj, T-ĉemizoj, dorsosakoj kaj poŝtelefonujoj.

 


Princo kaj princino de Qing-dinastio ĉe la fosaĵo apud la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino
 

 

    Antaŭe oni ĉiam plendis, ke ĉinaj karikaturaj figuroj ne estas amindaj. Kiam oni komencis vendi tiujn amindajn pupojn, ili tuj kaptis la atenton de vizitantoj. Multaj homoj aĉetis ne nur unu sed kelkajn por kolektado.

 

    Laŭdoj kaj mallaŭdoj

 


Soldato de Qing-dinastio
 

 

    Tiuj karikaturaj memoraĵoj estas farigitaj de la Centro por Kultura Servo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco. Ili estas vendataj en la memoraĵ-vendejoj de la muzeo surlokaj kaj reta. Kvankam la pupoj havas relative altan prezon, tamen ili estas ŝatataj de multaj gejunuloj pro siaj ĉarmaj formoj kaj apartaj enhavoj.

 

    La Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino estas ankaŭ mallaŭdita de nemalmultaj homoj pro la pupoj. Ili opinias, ke muzeoj devas produkti diversajn afabl-aspektajn kaj ĉarmajn memoraĵojn, sed estas tre supraĵe por la Muzeo de la Imperiestra Palaco, kiu havas tiom profundan historian kaj kulturan enhavon, preni la karikaturajn pupojn kiel sian figuran reprezentanton. Ili esperas, ke ĝi evoluigos memoraĵojn pli enhavoriĉajn kaj pli rigardindajn.

 


Memoraĵ-vendejo en la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino 

 

    Nun, ne nur la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino, sed ankaŭ la Nacia Muzeo de Ĉinio, la Nacia Granda Teatro kaj aliaj kulturaj organizoj penadas por ekspluati kreivajn memoraĵojn kun siaj propraj trajtoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments