Ĉefpaĝo

Inaŭguriĝis la 4-a Jarkunveno de Satelita Navigado de Ĉinio

| 2013-05-17
Nombro de mesaĝoj(0)


Sun Jiadong faras prelegon en la inaŭguro. 

 

    La 15-an de majo naŭguriĝis la 4-a Jarkunveno de Satelita Navigado de Ĉinio kun la ĉeftemo "Aplikoj de Beidou -- ŝancoj kaj defioj" en la urbo Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei, Ĉinio.

 

    En la inaŭguro Sun Jiadong, akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj ĉefdirektoro de la kompleksa sistemo de la navigada satelito Beidou, faris salutparolon, ke la satelita navigado jam integriĝis kun diversaj komunikaj teknologioj, tio komencos la novan epokon de la uzado de la spaca inform-komunikado pli kaj pli precize kaj pli kaj pli intelekte.

 

    Sun Jiadong montris, ke la satelita navigado enpenetris novan vivecon al la socia produkto-povo: unuflanke, oni jam superis la bazan funkcion de la navigadaj informoj en sia aplikado kaj trovis "senĉese elfoseblan" valoron de ĝi; aliflanke, kreskiĝas la nova spaca servada sistemo kaj formiĝas giganta industrio de sinteza inform-servado.

 

    Laŭ konigo, la ĉi-foja jarkunveno ĉiuflanke prezentos la plej novajn fruktojn en la satelita navigada kampo de Ĉinio per seriaj aktivecoj, inkluzive de akademiaj interŝanĝoj, pinta forumo, koncerna eksponado, scienc-popularaj kursoj kaj tiel plu.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments