Ĉefpaĝo

Fariĝis steloj en Toronto la paro de grandaj pandoj de Ĉinio

| 2013-05-20
Nombro de mesaĝoj(0)


Damao, kuŝanta, en maĉado de bambuoj 
 
 
Serena Damao
 

Masko de la granda pando  -- la plej preferata ludilo por la infanoj en la urbo Toronto 

 

    "Kvar-jara Damao estas vira kaj kvin-jara Ershun --  ina. Nun la paro de la du grandaj pandoj jam fariĝis steloj de nia urbo." Tiel anoncis la televida stacio CBC TV de Kanado en la unua renkontiĝa tago de la paro da grandaj  pandoj de Ĉinio al la kanada publiko. La 18-an de majo oficiale malfermiĝis al la publiko la panda pavilono en la zoologia ĝardeno de la urbo Toronto, Kanado. Pro tio, ke la 18-a de majo estas samtempe la unua ferio de la multtagaj ferioj pro la Viktoria Tago. Frumatene multaj homoj jam svarmis el diversaj lokoj al la ĝardeno. La laborantoj de la ĝardeno diris ke tio estas "freneza tago".

 

    Kontraŭ la vizitantoj entuziasmaj al la fameco de la granda pando, Damao nur serene elpaŝis el sia dormĉambro en la korton kaj manĝadis bambuojn. Liaj agoj, eĉ fojo da "mana" levo aŭ "pieda" movo, povis aperigi admiron de la spektantoj. Tamen, Ershun estis tre sinĝena, ĝi dormis en plejparta tempo, kaj la vizitantoj ne povis vidi ĝian vizaĝon.

 

    La respondeculo de la zoologia ĝardeno diris: "Tre malsamas la karakteroj de la du grandaj pandoj. Damao, la edzo, estas tiel vigla kiel rokmuzika stelo, kaj Ershun, la edzino, aspektas iom hontema. Sed ŝi certe pli kaj pli adaptiĝos al la medio, kie ĝi vivas."

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments