Ĉefpaĝo

Inaŭguriĝis la 9-a Ĉina Internacia Ĝardena Ekspozicio

| 2013-05-20
Nombro de mesaĝoj(0)


Kantistino Liu Yuanyuan kantas la ĉefteman kanton en la inaŭguro. 
 

Modelistoj sin vestantaj per la vestoj kun la temoj pri la "Malpermesita Urbo" kaj pri la "lago Shichahai"
 
 

La pekina ĝardeno en la ekspozicio

 

    La 18-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 9-a Ĉina Internacia Ĝardena Ekspozicio. Konsistante el 3 partoj, la medioprotekta kaj tempokonserva inaŭguro daŭris entute 25 minutojn. Wang Anshun, urbestro de Pekino kaj sekretario de la komitato de la ekspozicio, diris en sia parolo, ke la saĝeco, kreiveco kaj tekniko de 106 ĉeestantaj urboj el 30 landoj prezentas en la 128 eksponaj ĝardenoj la harmonion inter la homaro kaj la naturo kaj la kunfandiĝon de la teknologio kaj la kulturo.

 

    La Ĉina Internacia Ĝardena Ekspozicio estas la plej altnivela internacia kunveno en la ĝardena kampo. Kun la "Ĝardena Urbo, Bela Hejmo" kiel la slogano, la ekspozicio havas la areon de 513 hektaroj, inkluzive de la tera areo kaj la akva areo. La ĉefaj tri markaj konstruaĵoj estas la turo Yongding, la Ĉina Nacia Ĝardena Muzeo kaj la ĉefa eksponejo. La ekspozicio daŭras dum 185 tagoj de la sama tago de la malfermo ĝis la 18-a de novembro de la kuranta jaro.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments