Ĉefpaĝo

Esploro pri sovaĝaj bestoj en Tibeto

| 2013-05-22
Bookmark and Share


Tibetaj antilopoj 

 

    La 13an de majo komenciĝis la dua esploro pri sovaĝaj bestoj en Tibeto, kun la partopreno de fakuloj el instituto pri forstkultura esploro kaj planado de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, zhongnan-a instituto pri forstkultura esploro sub la Ŝtata Forsto-Administracio kaj aliaj du organizaĵoj.

 

    Respondeculo de la esploro Liu Wulin prezentis, ke oni faros esploron pri distribuo, habitatoj, populacioj kaj specio-ŝanĝiĝo de sovaĝaj bestoj; pri minacaj faktoroj kaj pri protektado al habitatoj de sovaĝaj bestoj en Tibeto; pri la socia kaj ekonomia stato en la lokoj, kie troviĝas sovaĝaj bestoj; pri hejmigo, reproduktado, utiligo kaj komerco de la sovaĝaj bestoj.

 

    Liu diris, ke la esplorista teamo dividos Tibeton en 19 geografiajn unuojn, kiuj ampleksas arbarojn, arbustojn, herbejojn, paŝtejojn, marĉejojn, frostan dezerton ktp. La esploro tuŝas 153 speciojn. Post la esploro oni klare scios la distribuon kaj populaciojn de la tibeta antilopo, sovaĝa poefago kaj aliaj raraj bestoj en la regino.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments