Ĉefpaĝo

Malfermiĝis en Kunming la unua metroo sur altebenaĵo de Ĉinio

| 2013-05-22
Nombro de mesaĝoj(0)


Pasaĝeroj eniras en la stacion. 
 

Atendo por sperto en la vagono de la metroo en ĝia unuafoja veturo. 

 

    La 20-an de majo en Kunming, la ĉefurbo de la provinco Yunnan en la sudokcidenta parto de Ĉinio malfermiĝis al la publiko la unua metroo sur altebenaĵo de Ĉinio. Oni oficiale funkciigis la sudan parton de la 1-a linio kaj tiun de la 2-a linio de la metroo kun ĉiuflankaj funkcioj sur la altebenaĵo.

 

    Je la 7-a horo antaŭtagmeze de la sama tago multaj urbanoj atendis ĉe la stacio por komenci sian unuafojan pasaĝeriĝon de ĉi tiu linio. Laŭ konigo la funkciigita linio veturanta de la nordo al la sudo kaj ree estas la arteria parto de la tuta trafiko tra la urbo Kunming, ĝi provizis la kunming-anojn per la nova vetura maniero oportuniga kaj rapida.

 

    La lanĉita parto de la du metroaj linioj estis ekkonstruitaj de la 30-a de aprilo de 2010. Dum la 3-jara konstruado oni aranĝis 12 staciojn kaj 1 vagonaran deponejon sur la linio kun la longeco de 22.144 kilometroj. La rapideco de la lokomotivo atingas 39.3 kilometrojn po horo, la unudirekta veturo daŭras je 34 minutoj. En la komenca periodo post la malfermo la metroo laboras dum 12 horoj por la pasaĝeroj. Ĝia transporta povo en la tuta tago estas 168 mil hom/fojoj. La Trajna Transporta Kompanio de Kunming laŭprojekte antaŭenpuŝos la konstruadon de la metrooj. Ekfunkciiĝos ĉiuj 6 metroaj linioj de la urbo ĝis la fino de la jaro 2018.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments