E-kurso en urbo Dandong
La 23an de majo denove komenciĝis E-kurso en la 14a Mezlernejo de urbo Dandong, nordorienta Ĉinio. Ĝia gvidanto s-ino Li Yanqiu jam funkciigis plurajn E-kursojn en la lernejo, kaj trejnis grupojn da E-ŝatantoj. La kurso havas grandan influon en la lernejo. Ĝia lernolibro estis verkita de la instruisto mem. Por ke la kursanoj pli bone posedu fundamentajn sciojn de Esperanto, s-ino Li proponis lernejestron aĉeti taŭgan lernolibron eldonitan en Ĉinio.
(Shang Ying)
Redaktoro: Liu Zijia
Komento
Gastlibro
No Comments