Ĉefpaĝo

Okazis en Pekino la finalo de la ĉina elektkonkurso por la 18-a Japan-lingve Oratora Konkurso de Ekster-japanaj Mezlernejanoj

| 2013-05-27
Nombro de mesaĝoj(0)


Kunfotiĝo de la partoprenantoj kaj la juĝistoj de la ĉina elektkonkurso 
 

Du Yumeng (maldekstre) kaj Yang Yichen (dekstre) faras prelegon pri sia premi-gajno. 

 

    Posttagmeze de la 25-a de majo okazis en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio, la finalo de la ĉina elektkonkurso por la 18-a Japan-lingve Oratora Konkurso de Ekster-japanaj Mezlernejanoj.

 

    La elekta laboro por la partoprenantoj de la ĉi-foja oratora konkurso komenciĝis ek de marto de la kuranta jaro en 27 urboj de 16 provincoj de Ĉinio. Post elektoj kaj rekomendoj de diversaj mezlernejoj, sume 68 mezlernejanoj el 34 lernejoj partoprenis en la antaŭkonkurso, fine 21 el ili rajtis ĉeesti al la finalo, kiu okazas en la sama tago.

 

    Post intensa konkursado, Du Yumeng el la Fremdlingva Lernejo de Ji 'nan de la provinco Shandong kaj Yang Yichen el la Fremdlingva Lernejo de Ŝanhajo gajnis la unuaklasan premion. Ili, kiel reprezentantoj de la ĉinaj mezlernejanoj, veturos al Japanio por partopreni en la finalo de la Japan-lingve Oratora Konkurso de Ekster-japanaj Mezlernejanoj, kiu okazos post du monatoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments