Ĉefpaĝo

Stariĝis la unua bazo de Ĉinio por la kultura kreivo de amaskomunikiloj inter la du bordoj de la Taiwan-a markolo

| 2013-05-28
Nombro de mesaĝoj(0)


Dum la inaŭguro de la bazo en la Fujian-a Instruista Universitato 
 

Chen Qinghe faras prelegon.

     La 26-an de majo stariĝis en Fuzhou, ĉefurbo de la provinco Fujian de suda Ĉinio, la unua bazo de Ĉinio por kulturaj disvolviĝo kaj kreivo kunordaj de amaskomunikiloj inter la du bordoj de la Taiwan-a markolo. La bazo estas kunorganizita de la landinterna amaskomunikila rondo, studantoj de la amaskomunikila rondo de la insulo Taiwan kaj koncernaj entreprenoj de Taiwan.

 

    Kune starigis la bazon la Kolegio pri Komunikiloj de la Fujian-a Instruista Universitato, la novaĵ-vehikla instituto de la Universitato Shih Hsih de Taiwan kaj aliaj unioj. La bazo klopodos por prezenti novecon kaj kreivecon por la disvolvado de ĉin-devenulaj amaskomunikiloj en la nuna epoko starante sur la interŝanĝado kaj kunlaborado de la amaskomunikiloj inter la du bordoj de la Taiwan-a markolo.

 

    Chen Qinghe, estro de la menciita taiwan-a instituto, ĉeestis al la inaŭguro de la bazo kaj diris, ke diferencoj kuŝas inter la amaskomunikilaj kulturoj de la du bordoj de la Taiwan-a markolo, la fondo de la bazo helpos la akademiajn interŝanĝojn koncernajn al tiu ĉi kampo, samtempe la bazo, kiel platformo por antaŭenpuŝi la pli profundajn konon kaj komprenon de la instruisto-studentoj kaj amaskomunikiloj inter la du bordoj helpos realigon de la reciprokaj kompletigoj.

 

    Nun en la bazo estas kurso de fama usona fotografisto FrankS Folwell, turnea eksponado kun la titolo de "Historio en bildoj -- interŝanĝoj de la du bordoj (Fujian kaj Taiwan)" kaj trejnaj kursoj por la estontaj gvidantoj en la amaskomunikila rondo de la du bordoj.

 

    Laŭ konigo, la bazo laŭplane okazigos seminariojn, interŝanĝojn de informoj, observadojn kaj ekspoziciojn, kiuj koncernas al la vehiklado.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments