Ĉefpaĝo

250 ekzameniĝos dum la dua Tutmonda Ekzamentago

| 2013-05-29
Nombro de mesaĝoj(0)

    Post la granda sukceso de la Unua Tutmonda Ekzamentago pasintjare la komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro aranĝos similan tagon la 8-an de junio. Anonciĝis 250 kandidatoj el 16 landoj. La ekzamenoj okazos en 24 lokoj, inter kiuj estas sep urboj en Francio kaj po du en Meksiko kaj Brazilo. Aliaj ekzamenlokoj estos en Argentino, Belgio, Germanio, Japanio, Kolombio, Nikaragvo, Pollando, Rusio, Serbio, Svedio, Svislando kaj Usono.

 

    Pasintjare dum la Tutmonda Ekzamentago okazis nur skribaj sesioj, sed ĉi-jare en ses lokoj estos ankaŭ parolaj sesioj, kies sukcesaj partoprenantoj ricevos atestilon pri KER-ekzameno de UEA kaj la hungara ekzamencentro ITK.

 

    La distancajn ekzamenojn ebligos la uzo de modernaj teknikaĵoj, per kiuj la kandidatoj estos ligitaj kun la du ekzamenantoj per videokonferenca sistemo.

 

    Katalin Kováts, la ĉeforganizanto de la Tutmonda Ekzamentago, rakontas ke pasintjare pluraj ekzamenitoj povis transpreni siajn atestilojn jam en la UK en Hanojo. - Mi esperas, ke tiel estos ankaŭ ĉi-jare, ĉar mi tre ŝatus vojaĝi al Rejkjaviko kun granda kofro da atestiloj, ŝi aldonas.

 

    La junia ekzamensesio estos la 34-a en la serio de KER-ekzamenoj. Kun ĝi la nova ekzamensistemo nombros jam 1300 kandidatojn. Pliaj ekzamenebloj dum la proksimaj monatoj estos dum la ILEI-konferenco en Herzberg, dum la UK en Rejkjaviko kaj dum la Itala Esperanto-Kongreso en Kastelaro. Informoj kaj aliĝilo ĉe www.edukado.net.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments