Ĉefpaĝo

La Ŝanhaja E-Asocio okazigis seminarion pri Lernado kaj aplikado de Esperanto

| 2013-05-29
Nombro de mesaĝoj(0)

Teksto kaj fotoj de Wang Minhao

 


Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio, faras prelegon en la seminario. 
 


En la seminario  

 

    En la 26a de majo la Ŝanhaja E-Asocio okazigis seminarion pri Lernado kaj aplikado de Esperanto, kiel unu el la specialaj agadoj de la 12a Ŝanhaja Sociscienco-populariga Semajno". La seminarion ĉeestis pli ol 30 personoj.

 

    Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio, funkciis en la seminario kiel ĉefpreleganto. Li konigis per PPT la originon de Esperanto kaj la karakterizaĵojn de ĝiaj tri elementoj -- la prononco, vortaro kaj gramatiko. Li prezentis ankaŭ d-ron L. L. Zamenhof, la fondinton de Esperanto, lian spiriton pri strebado al la monda paco kaj al la interŝanĝoj inter diversaj etnoj en egaleco. Kaj per bildoj li montris diversajn E-agadojn internaciajn, en kiuj la Ŝanhaja E-Asocio partoprenis en ĉ. 30 jaroj de post ĝia fondiĝo, tiel kiel la Ŝanhajaj e-istoj faris interŝanĝojn kaj kontaktojn kun diverslandaj e-istoj en diversaj kampoj. Per ĉio tio li klarigis la praktikan valoron de Esperanto en aplikado.

 

    Ankaŭ Cui Zhiqin, eksa vicprezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio, konigis en la seminario la rolon luditan de Esperanto en la internaciaj interŝanĝoj akademiaj, kaj prezentis en Esperanto la kuracajn funkciojn de morusbero.

 

    La prelegoj vekis grandan intereson de la ĉeestantoj pri Esperanto.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments