Ĉefpaĝo

92-jara judo revenis al Ŝanhajo, Ĉinio

| 2013-05-29
Nombro de mesaĝoj(0)


Gary Matzdorff rememoras sian geedziĝan ceremonion en la antaŭa juda preĝejo en Ŝanhajo en la jaro 1947. 

 

    La 27-an de majo Gary Matzdorff, 92-jara judo, venis al Ŝanhajo, municipo en sudorienta Ĉinio, kaj trovis la judan preĝejon Ohel Moshe Synagogue en kiu okazis lia geedziĝa ceremonio antaŭ 70 jaroj. Nun la preĝejo jam fariĝis la Ŝanhaja Muzeo de Judaj Rifuĝintoj.

 

    La nomata preĝejo estis konstruita en la jaro 1907 kiel persona domo. En la jaro 1927, judoj el Rusio kolektive faris pagadon kaj translokigis ilian preĝejon al tiu ĉi loko. La preĝejo estis speciala loko por la judoj, kiuj rifuĝis en Ŝanhajo dum dekoj da jaroj. En la jaro 2007 la ŝanhaja registaro riparis kaj rekonstruis ĝin kiel la muzeo por la judaj rifuĝintoj en Ŝanhajo.

 

    Laŭ raporto de klerulo Sonja Muhlberger, ĉirkaŭ 500 judaj beboj naskiĝis en Ŝanhajo dum la periodo de la jaro 1939 ĝis la jaro 1947. La muzeo, kiu havas plej riĉajn koncernajn materialojn, fidinde prezentas la historion de la judaj rifuĝintoj en tiu ĉi urbo.

 

    Gary Matzdorff veturis kun siaj gepatroj kaj sia patrina avino al la urbo Ŝanhajo en la aĝo de 17 jaroj por eviti damaĝon de la 2-a Mondmilito. Li rememoris kun larmoj la belajn pasintaĵojn pri la geedziĝo kun sia iama edzino en la jaro 1947 kaj aliaj aferoj, kiuj okazis en Ŝanhajo. Li ankoraŭ klare memoras la amikecon inter la tiamaj najbaroj kaj multajn ŝanhajajn bongustaĵojn. Li dankis al la ŝanhajanoj, kiuj lin savis en la pasinteco.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments