Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Kvaso – ĉu ĉio transmara estas ĉarma kaj kara?

| 2013-05-29
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    De tempo al tempo mi ne povas ne admiri diversecon de Ĉinio. Se mi skribas tion, multaj legantoj certe pensas, ke devas temi pri la indiĝena diverseco. Jes, mi foje ekzemple miras pri la kultura diverseco de la lando, kiu ankaŭ manifestiĝas ekzemple per granda nombro da restoracioj por islamanoj en Pekino. Ne mirige, ĉar la lando havas siajn proprajn islamanojn, kiuj estas konsiderata kiel aparta etna grupo, nacimalplimulto: Huj-nacio. Efektive granda parto de tiuj islamaj restoracioj estas posedataj de homoj de tiu etna grupo.

 

    Sed alifoje mi admiras la fakton, ke en Ĉinio enradikiĝis fremdaĵoj, kiuj venis trans la maro aŭ trans la landlimo. Ekzemple, Rusio landlimas al Ĉinio. Do oni devus nature atendi, ke la rusa kulturo havu influon al Ĉinio. Sed por mi la abstrakta scio pri la najbareco de Rusio kaj Ĉinio malfacile tradukiĝis en la imagpovon pri la konkretaj ekzemploj de la dulandaj kulturaj interŝanĝoj ĝis mi renkontis en Pekino kvason – rusa ŝaŭmtrinkaĵo.

 

    Kvason prezentis al mi...amiko japana

 


ARAI Yukiyasu, mia amiko-mongolisto, fotas plastan botelon de kvaso. 
 

Arai kontente trinkas sian kvason.
 

 

    Fakte mi mem ne estus trovinta ĝian ĉeeston en Pekino. Komence de marto vizitis min ĉi tie mia japana amiko, kiu estas fakulo pri mongolaj studoj. Li diris al mi, ke preskaŭ dudek jarojn li ĉiam kutimas halti en Pekino por kelkaj tagoj survoje al aŭ revene de Mongolio aŭ Burjatio, parto de Rusio, kie loĝas mongoloj. Parte pro tio li parolas la ĉinan. Sed mi ankaŭ rememoris, ke esti mongolisto ne estas facila afero, ĉar mongolistoj devas legpovi almenaŭ la rusan kaj la ĉinan, krom kompreneble la mongola, pro la ekzisto de priaj libroj, dokumentoj kaj artikoloj en tiuj tri lingvoj. 

 

    Do ĉi-foje li, tokiano, kondukis min, "pekinanon", al la kvartalo de Zhongguancun, konata pro diversaj gigantaj vendejoj de komputiloj kaj parencaj elektronikaĵoj ... por viziti libro-vendiston. Survoje ni haltis ĉe iu 7-Eleven, oportuna vendejo de la japan-kapitala ĉeno, kie li aĉetis grandan plastan botelon da kvaso, cetere, fabrikitan en Harbino. Tiam ial mi ne petis lin lasi al mi iom gustimi la fremdan trinkaĵon. Restis al mi nur forta impreso pri la flavkolora plasta folio, sur kiu oni presis la ekzotikan markon de tiu kvaso.

 

    Du semajnojn poste mi havis okazi denove esti proksime de Zhongguancun. Mi estis tiom interesita pri kvaso, ke mi decidis fari iom da promenado por viziti la vendejon por aĉeti botelon da kvaso. La nova PIV diras, ke kvaso estas "farita el trobakita pano aŭ hordeo". Fakte trinkaĵo havas la guston de pano. En tiu momento mi tamen estis ankoraŭ sub la regado de la antaŭjuĝo, ke ĝi devas esti iom fremda ankaŭ por ĉinoj. Helpis mian antaŭjuĝon ankaŭ la fakto, ke prezentis ĝin al mi tiu japano, kiu bone konas ankaŭ Rusion.

 

    Kvaso eble estas iom ekzotika, sed nepre ne fremda!

 


Reklamo de Wahaha pri kvaso 

 

    Paralele en aprilo mi komencis rimarki grandan reklamon ĉe pekinaj bushaltejoj, kiu montris unu aŭ du blondulinon apud ia plasta trinkaĵ-botelo. Mi rekonis, ke la mendanto de la reklamo estas Wahaha-grupo, fama ĉina kompanio pri trinkaĵoj, sed ne sukcesis eksii, ke ĝuste temas pri nia kvaso. Nur post iom da tempo mi, ŝatanto de ĉiu-speca ŝaŭmanta trinkaĵo, eksopiris al kvaso sed ne havis tempon por iri al Zhongguancun por ĝin aĉeti. Sen granda espero mi serĉis ĝin en vendejo proksime de mia loĝejo kaj trovis malgrandan brunan botelon de kvaso, kiu je mia surprizo estis nenio alia ol tiu trinkaĵo reklamata ĉe bushaltejoj. Mi komprenis, ke ĝi eble estas iom ekzotika, kiel tion sugestas la ĉeesto de blondulinoj en la reklamo. 

 

    La vera surprizo tamen atendis min en mia propra oficejo. Mi demandis kelkajn gekolegojn pri kvaso, kaj ili unuanime diris, ke ili ŝatas la trinkaĵon ekde la infaneco! Do kvaso estas populara ankaŭ en la ĉina ĉefurbo. En Japanio, kontraste, oni certe ne alkutimiĝas al similaj rusaj aferoj ekde la infaneco. La influo de la rusa kulturo estas limigita nur al altaj sferoj kiel literaturo kaj filozofio, kaj infanoj ne kreskas trinkante trinkaĵon kiel kvason. Mi povis nur miri, ke la kulturaj interfluoj sur kontinento estas neimageble densaj kaj kompleksaj preter la imagpovo de insulano.

 

    Du monatojn poste mi havis okazon paroli pri kvaso kun iu japanino, kiu studas en Pekino. Ŝi diris, ke ankaŭ ŝi rimarkis la reklamon ĉe bushaltejoj kaj demandadis al si kia trinkaĵo ĝi estas. Mi do informis ŝin, ke la trinkaĵo estas aĉetebla en vere multaj lokoj, kaj efektive kondukis ŝin al la plej proksima ĉiovendejo por montri, ke ankaŭ tie ĝi aĉeteblas. Tiel mi iomete kontribuis al la diskonigo de tiu ĉi "rusa kulturo en Ĉinio"– aŭ fakte jam nun hibrido de la kulturoj rusa kaj ĉina (la gusto de la ĉina kvaso plej probable diferencas de tiu de la rusa, mi supozas). Mi ŝatas tiajn kulturajn hibridojn, ne nur ĉar ĉio transmara estas ĉarma kaj kara, sed ĉar mi konscias, ke ili estas rezultoj de la irado de "facila vento", kiu trablovis vastan terpecon preter landlimoj. Esperanto estas ankaŭ tia hibrido, kvankam ĝi ne ŝaŭmas kiel kvaso, ĉu?

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments