Ĉefpaĝo

Al intensa informado pri la Rejkjavika UK!

| 2013-05-30
Nombro de mesaĝoj(0)

 

    Karaj Gekolegoj,

 

    Fine de 2012 la Estraro de UEA decidis pri Komisiito pri la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko en 2013. Kelkfoje kontaktinte la komisiiton Brian Barker mi klarigis la celon de tiu ĉi tradicia informkampanjo de UEA. Ĝi konsistas en kunlaborigo de laŭeble multaj esperantistoj -- kongresontoj kaj ne -- por, pere de kontaktoj kun siaj nacilingvaj amaskomunikiloj, diskonigi tiun unikan eventon, kia estas la ĉiujara rendevuo de centoj da diverslandaj esperantistoj, dum kiu ne aperas lingvaj problemoj.

 

    Analizinte la progresojn de la preparlaboroj la Estraro decidis nomumi aldonan komisiiton, por praktika realigo de la nuna etapo de la kampanjo. Li estas Emilio Cid el Brazilo, tre sukcesa komisiito pri ĉi tiu kampanjo en 2009.

 

    Emilio Cid preparis specialan retpaĝon dediĉitan al nia komuna Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la Rejkjavika UK.

 

    Ni esperas tre efikan informkampanjon, kiu mobilizos multajn kongresanojn kaj ĝenerale la Esperanto-komunumon ekvigli informe lige kun la ĉiujare plej granda asembleo esperantista.

 

    Amike kaj kunlaboreme,

 

Barbara Pietrzak, Ĝenerala Sekretario de UEA, estrarano pri informado

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments