El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang kunsidis kun reprezentantoj de Usono

| 2013-06-05
Bookmark and Share


Li Keqiang (la 2-a de dekstre) kunsidas kun reprezentantoj de Usono. 

 

    La 4-an de junio en Zhongnanhai, sidejo de la centra registaro de Ĉinio, ĉina ĉefministro Li Keqiang kunsidis kun reprezentantoj de Usono, kiuj ĉeestos la 4-an Dialogon inter Estroj de Industriaj kaj Komercaj Rondoj de Ĉinio kaj Usono kaj Eksaj Altranguloj de la Du Landoj. Ili interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri kunlaboroj de la du landoj en ekonomio kaj komerco.

 

    Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Usono estas en malsamaj disvolvaj periodoj kaj la du landoj havas tre grandan reciprok-komplementecon. Ĉinio levas sian ekonomion, plue ellasos la reformadan dividendon kaj grandigos malfermon al aliaj landoj. Ankaŭ Usono antaŭenpuŝas reguligadon kaj reformadon de ekonomio. Profundigo de la duflankaj kunlaboroj kaj kunligo de granda merkato de Ĉinio kaj avangardaj teknologioj de Usono ekscitos kreskadon de ekonomio kaj turnos disvolvajn ŝancojn en kunlaborajn fruktojn. Kiel la plej granda evoluanta lando en la mondo Ĉinio bezonas bonan disvolviĝon, tio estas granda kontribuo al la mondo. Ĉinio volontas preni sur sin la respondecon, kiun la evoluantaj landoj devas preni sur sin, kaj penadi kune kun Usono por akceli stabilecon kaj releviĝon de la monda ekonomio.

 

    Donohue kaj aliaj usonaj reprezentantoj dankas Li Keqiang pro lia intervidiĝo. Ili opinias, ke la ĉi-foja kunsido estas enhavo-riĉa, kaj utilas al la industria kaj komerca rondoj de Usono por ĉiu-flanke koni ĉinajn politikojn ellaboritajn de la nova estraro de Ĉinio, fortigis iliajn dezirojn kaj fidon pri profundigo de kunlaboroj kun Ĉinio kaj utilas al la plua disvolviĝo de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj. Usono volontas penadi kune kun Ĉinio kaj fari novan kontribuon por konstrui la novtipajn rilatojn inter grandaj landoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments