Ĉefpaĝo

Nacia Biblioteko redaktos la Libron pri Diaoyu-insularo

| 2013-06-05
Nombro de mesaĝoj(0)


Libroj verkitaj en la meza periodo de Qing-dinastio 
 
 
Ĉina mapo en vortaro redaktita en la 1830-aj jaroj

 

    La 3an de junio la Nacia Biblioteko de Ĉinio okazigis kunsidon pri redaktado de la libro pri Diaoyu-insularo. En la kunsido, Zhou Heping, estro de la biblioteko, anoncis, ke la biblioteko redaktos la Libron pri Diaoyu-insularo.

 

    La libro estas dividita en kvar ĉapitrojn: stato de Diaoyu-insulo kaj ĝiaj aneksaj insuloj; Diaoyu-insulo en malnovaj dokumentoj; Diaoyu-insulo en modernaj dokumentoj; Diaoyu-insulo en ĉinaj kaj alilandaj mapoj. En la libro estas kolektitaj 120 specioj da dokumentoj kaj 260 bildoj, ekzemple "Verko pri Liuqiu" (1653), "Ĉinio, dividita en provincoj" (1801) desegnita de brito, "Nova mapo de Ĉinio" (1801) desegnita de brito, "Mapoj de Ĉinio kaj Japanio" (1821) pentritaj de franco kaj "Mapo de granda Japanio" (1883) desegnita de japano.

 

    La libro inkludas ankaŭ verkojn kaj bildojn el bibliotekoj de Ĉinio, Japanio, Usono, Britio, Aŭstralio kaj aliaj landoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments