El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanio perfidis la komunan konon atingitan de Ĉinio kaj Japanio pri flankenlaso de la disputo pri Diaoyu-insulo

| 2013-06-06
Bookmark and Share


Hong Lei en la gazetara konferenco 

 

    La 4-an de junio en la gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio iu raportisto demandis, ke laŭ rilata raporto Suga Yoshihide, la Kabineta Sekretario de Japanio, diris antaŭ nelonge, ke Japanio kaj Ĉinio neniam atingis la konon pri flanklaso de la disputo pri Diaoyu-insulo. Kian komenton Ĉinio havas pri tio?

 

    Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke kiam Ĉinio kaj Japanio faris trakton pri normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj subskribis traktaton pri la paco kaj la amikeco, konsiderante el la ĝeneralaj interesoj tiamaj gvidantoj de la du landoj atingis gravan interkomprenon kaj komunan konon pri "flankenlaso de la afero pri Diaoyu-insulo". Tio estas historia fakto.

 

    Hong Lei emfazis, ke Ĉinio refoje urĝas la japanan registaron serioze vizaĝi al la historio, respekti ĝin, doni grandan atenton al la alvoko de Nonaka Hiromu, eksa Kabineta Sekretario de Japanio, kaj tiu de aliaj sagacaj personoj de Japanio, konfesi la komunan konon de la du landoj pri flanklaso de la disputo pri Diaoyu-insulo kaj reveni al la vojo solvi la aferon pri Diaoyu-insulo per dialogoj kaj interkonsiliĝo.

 

    Hong Lei diris, ke de la pasinta jaro Japanio faris agadojn, kiuj malobservis kaj detruis la interkomprenon kaj la komunan konon atingitajn de Ĉinio kaj Japanio. Tio estas fonto kaŭzinta la nunan streĉitan situacion ĉe Diaoyu-insulo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments