El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fotoj de Diaoyu-insulo konservitaj en la Nacia Muzeo de Ĉinio

| 2013-06-06
Bookmark and Share


Reprezentanto de la muzeo prezentas al la ĵurnalisto atestilon de foto-kolekto. 
 

Ĉina markontrala ŝipo numero 15 atingas la akvo-areon ĉirkaŭ Diaoyu-insulo.

 

    La 5-an de junio estis konservitaj en la Ĉina Nacia Muzeo fotoj de la patrolado de ĉinaj markontrolaj ŝipoj ĉirkaŭ Diaoyu-insulo. La fotoj faritaj de ĵurnalisto el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo rekordis la unuan patroladon de ĉinaj markontrolaj ŝipoj ĉirkaŭ Diaoyu-insulo, post kiam la ĉina registaro elsendis la deklaron pri ekirlinio de la teritorio de akvoj ĉirkaŭ Diaoyu-insulo kaj ĝiaj apudaj insuletoj.

 

    La 14-an de septembro de 2012, ĉinaj markontrolaj ŝipoj numero 50, 15, 26, 27, 51 kaj 66 atingis la marareon ĉirkaŭ Diaoyu-insulo por denfendi la suverenecon de Ĉinio super la insularo Diaoyu. Zhang Jiansong, ĵurnalisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, kiu ĉiam faras raportojn pri maraferoj, veturis kun la ŝipoj kaj faris raporton per fotoj kaj artikoloj.

 

    La Ĉina Nacia Muzeo, kombinanta kolekton, ekspozicion, esploron, arkeologion, publikan edukadon kaj kulturan interŝanĝon, estas grandega muzeo, kiu havas taskon por kolekti kaj protekti materialojn de la ĉina historio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments