Ĉefpaĝo

La aventuroj de Ŝerloko Holmso–finfine en Esperanto!

| 2013-06-06
Nombro de mesaĝoj(0)

de Halina Gorecka

 

 

    Fine de majo en Kaŭno (Litovio) estis presita nova libro en la populara libroserio Mondliteraturo de la eldonejo Sezonoj–La aventuroj de Ŝerloko Holsmo.

 

    Estas preskaŭ nekredeble, ke ĉi tiu klasikiĝinta novelaro de Arthur Conan Doyle ĝis nun ne aperis en Esperanto. Fine, Sezonoj realigis la ideon de William Auld (la tradukinto de La ĉashundo de la Baskerviloj) kaj eldonis la aventurojn de Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono, pri kies esperantigo kompetente laboris okpersona internacia tradukteamo.

 

    La nova libro jam estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe pluraj grandaj Esperanto-libroservoj. Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti la librojn rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe Svetlana Smetanina en Moskvo. Ĝi estos vendata je rabatita prezo en BET-49 (julio 2013 en Utena) kaj en ARKONES XXIX (septembro 2013, Poznano).

 

    En la arkiva retejo estas legebla unu el la aventuroj, La Ruĝhara Ligo, kiun tradukis Russ Williams.

 

    En la sama retejo estas ankaŭ detala libroprezento (kun la enhavtabelo).

 

    Oni povas legi la "antaŭbabilon" (http://sezonoj.ru/2013/06/holmso/) de Aleksander Korĵenkov, kiu ricevis en Kaŭno la ĵusprezitan librostokon la 23-an de majo, ekzakte je sia 55-a naskiĝdatreveno. Ĉu eldonisto povas ricevi pli bonan donacon?...

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments