Ĉefpaĝo

La E-Kultura Domo en la kastelo Greziljono proponas ĉi-somere

| 2013-06-06
Nombro de mesaĝoj(0)
 


 

    La E-Kultura Domo en la kastelo Greziljono proponas ĉi-somere la Teatran Semajnon de la 10a ĝis la 17a de aŭgusto de 2013, kun la teatro-kurso en Esperanto, E-kurso pri teatro kaj la konversacia kurso, kun dancoj kaj kantoj kaj kun individuaj sesioj pri parfum-elekto, kun 3 vesperaj spektakloj: Farso pri UKoj, teatraĵo pri Galileo, Kanzonoj en Esperanto. Vidu ĉe http://gresillon.org/s5.

 

    Lerni kaj praktiki Esperanton, ludante kaj teatrante en loko ideala por esperantistoj, estas des pli interese, kiam la gvidantoj estas profesiaj teatristoj el alia lando. Georgo Handzlik el Pollando kaj Sasha Pilipovic el Serbio proponas neforgeseblan momenton de spertiĝo, sed ni estas malkvietaj, ke eble ni devos ĉion nuligi kaj ne venigi niajn du amikojn ĉar ni ankoraŭ ne ricevis sufiĉe da firmaj aliĝoj. Helpu nin trovi amantojn de teatro originala en Esperanto, kiuj deziras labori kun profesia aktoro.

 

    Se tiu staĝo aŭ ĝiaj datoj ne taŭgas, elektu inter 4 aliaj semajnoj en gresillon.org/somero .

 

(Raporto de François LO JACOMO, prezidanto de Greziljono)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments