Ĉefpaĝo

Pekinaj studentoj finis sian lernadon en esperanta kurso

| 2013-06-06
Nombro de mesaĝoj(0)
    la 2-an de Junio 2013 en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato finiĝis la esperanta kurso gvidata de Profesoro Li Weilun. Ĉirkaŭ 50 studentoj trapasis la ekzamenon kaj gajnis 2 poentojn por sia lernado en la universitato.
 
 
    Post la ekzameno iuj studentoj diris, ke ili volas daŭre lerni Esperanton en mezgrada kurso, 8 studentoj el diversaj universitatoj esprimis aliĝi al Pekina Esperanto-Asocio, kaj plenigis la aliĝilon.
 
 
    PEA decidis organizi mezgradan E-kurson en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Sinjoro Usui Hiroyuki, kiu laboras kiel redaktoro en radakcio de El Popola Ĉinio kiel instruisto gvidos la kurson.
 
 
(Fortego)
Redaktoro: Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments