Ĉefpaĝo

Xu Yaping – protektanto de sennaĝilaj focenoj (II)

| 2013-06-06
Bookmark and Share

de ZHOU SHIPING

 

    Fondo de la unua popola organizo pri protektado de sennaĝilaj focenoj

 


Xu Yaping (la 2-a de maldekstre) kaj aliaj volontuloj patrolas sur Dongting-lago.

 

    Por levi la konscion pri protektado de sennaĝilaj focenoj Xu Yaping kune kun personoj el informa, eduka, kultura kaj scienca rondoj kaj 12 fiŝistoj fondis la unuan popolan organizon de Ĉinio pri protekto de sennaĝilaj focenoj – Yueyang-a Asocio pri Protektado de Sennaĝilaj Focenoj en la 8-a de januaro 2012. De tiam Xu laboras 15 horojn ĉiutage, intertempe li publikigis la Deklaracion pri Protektado de Sennaĝilaj Focenoj en Yangzi-rivero de Ĉinio. En la deklaracio li menciis tri celojn: kiel eble plej frue sankciigi la sennaĝilajn focenojn kiel ŝtatajn unuagradajn protektatajn bestojn; kiel eble plej rapide antaŭenpuŝi starigon de la Natura Rezervejo de Sennaĝilaj Focenoj en la Orienta Dongting-lago; esplori transloĝigon de sennaĝilaj focenoj por ilin protekti. Nun la asocio havas pli ol 150 membrojn kaj 10 mil volontulojn.

 

    Xu skribis en sia artikolo: "Sciencisto pri focenoj diris al mi, ke la sennaĝilaj focenoj pereos en la venontaj 10 jaroj. Se pereus la sennaĝilaj focenoj vivantaj en dolĉa akvo, tio signifus, ke la ekologia sistemo de Yangzi-rivero estos serioze detruita. Tial protekti la sennaĝilajn focenojn estas protekto de la biologia diverseco de Yangzi-rivero, estas ankaŭ protekto de la Patrino-Rivero, kiun ni bezonas por vivi."

 

    Xu diris: "La krizo de la sennaĝilaj focenoj malkovris aliajn krizojn -- krizo de akvo: mankas en Yangzi-rivero kaj Dongting-lago akvo; krizo pri reduktiĝo de fiŝspecoj: antaŭ pli ol 30 jaroj en Yangzi-rivero vivis pli ol 120 specioj da fiŝoj, kaj nun nur pli ol 10 specioj, preskaŭ malaperas mugilo (Myxocyprinus asiaticus), sablofiŝo (Ammodytes personatus), orfiŝo (Carassius auratis) kaj arĝenta fiŝo (Protosalanx hyalocranius); krizo de administrado: dum longa tempo fiŝistoj faris kontraŭleĝan kaptadon de sennaĝilaj focenoj kaj rilataj departementoj kontraŭstaras tion per monpuno anstataŭ per leĝoj; krizo de vivtenado de fiŝistoj: pro malmultiĝo de fiŝoj fiŝistoj ne povas kapti sufiĉe da fiŝoj por sin vivteni kaj samtempe ili ne kutimiĝas al la vivo surtere; krizo de birdoj: laŭ registro de 4 observejoj, en la jaro 2003 vivis en Dongting-lago 130 mil akvobirdoj, kaj en la fino de 2009 nur 70 mil. La orienta blanka cikonio (Ciconia boyciana), pereonta specio en la mondo, reduktiĝis de 802 en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento al 36, kaj la sovaĝa ansero (Anser cygnoides) de pli ol 3 mil al malpli ol 300, kaj nun restas nur 7 nigraj cikonioj (Ciconia nigra)."

 


Xu Yaping (la 2-a de dekstre) kaj liaj kolegoj haltigas kontraŭleĝan fiŝadon.
 

 

    Antaŭ la fondiĝo de la asocio kiel popola patrolo Xu kaj aliaj 13 volontuloj tag-nokte patrolis sur akvo por ke fiŝistoj ne faru kontraŭleĝan fiŝkaptadon. En la jaro 2012 ili haltigis kontraŭleĝan fiŝadon de 54 elektraj fiŝŝipoj.

 

    Xu kaj liaj kolegoj savas ne nur sennaĝilajn focenojn, sed ankaŭ aliajn fiŝspeciojn. Ĝis nun ili savis 12 ŝtatgradajn rarajn protektatajn bestojn inkluzive de nigra cikonio, orienta blanka cikonio, ĉina acipensero (Aclpenser Sinensis Grdy), elafuro kaj cigno.

 

    Ili fondis kune defendan reton de urboj, gubernioj, urbetoj, vilaĝoj kaj grupoj por komuna defendado, difinis defendan regionon kaj respondecan sekcion, starigis kune defendan sistemon, protektas kune kun lokaj rilataj departementoj kaj sociaj organizoj ekologian medion kaj sennaĝilajn focenojn en Yangzi-rivero kaj Dongting-lago, kaj esploras transloĝigon de sennaĝilaj focenoj.

 

    Xu Yaping multfoje diris: "Ni jam estis kulpaj al blanknaĝilaj focenoj. Ĉu ni estu kulpaj al la sennaĝilaj focenoj? Se sennaĝilaj focenoj pereus, ni estus krimuloj."

 

    Ni restigu por ĉiam la rideton de sennaĝilaj focenoj

 

    En pli ol unu jaro post la fondiĝo de la Yueyang-a Asocio pri Protektado de Sennaĝilaj Focenoj ŝanĝiĝis la ĉefa punkto de la laboroj de Xu Yaping. Nun li, estro de la raportista stacio de la ĵurnalo Tagĵurnalo de Hunan, fariĝis obstina laboranto pri mediprotekto.

 


Ĉarmaj sennaĝilaj focenoj
 

 

    Dum la lastaj du jaroj, por altiri atenton de diversaj rondoj de la socio pri sennaĝilaj focenoj kaj pri la ekologio de Yangzi-rivero Xu Yaping ofte partoprenis en diversaj aranĝoj pri mediprotekto. En la 7-a de februaro 2012 li faris 80-minutan prelegon kun la temo "Sennaĝilaj focenoj estas la plej bona malneta enlanda produkto" en la kunveno okazinta en Yueyang-gubernio, en kiu partoprenis milo da homoj. Li diris: "La ekzisto de sennaĝilaj focenoj signifas, ke Yangzi-rivero kaj Dongting-lago estas sanaj. Nun la medio de Yangzi-rivero kaj tiu de Dongting-lago jam ne povas subteni la vivekziston de la sennaĝilaj focenoj. Se ni ne klopodas ŝanĝi la situacion, ili ne povas subteni ankaŭ la vivekziston de la homaro kaj eble okazos ekologia katastrofo, kiu minacos la homaron. Kiam ni perdos vivmedion, sensence estos por ni paroli pri la malneta enlanda produkto."

 

    En la 6-a de decembro 2012 Xu Yaping iris al Xi'an por ĉeesti la Ĉinan Jarkunvenon pri Mediprotektado kaj faris prelegon "Restigu por ĉiam la rideton de sennaĝilaj focenoj". En la fino de la prelego li diris: "Mi ofte larmas, ĉar mi havas profundan senton al Yangzi-rivero kaj Dongting-lago kaj mi malĝojas pro la sorto de sennaĝilaj focenoj. Mi ofte afliktiĝas, ĉar ni homaro ankoraŭ ne pentas pri sia kulpo kaj konsciiĝas pri tio. Mi foje montriĝas entuziasma kaj ambicia, ĉar mi havas respondecon de la historio kaj kuraĝigon kaj stimulon de geamikoj. Ni fariĝu protektantoj de sennaĝilaj focenoj kaj restigu por ĉiam ilian rideton."

 


Xu Yaping (maldekstre) en la fotoekspozicio "Restigu la rideton de sennaĝilaj focenoj"
 

 

    Xu Yaping havas tri mikroblogojn kaj ĉiutage li renovigas unu aŭ du mesaĝojn. Ili ĉiuj temas pri sennaĝilaj focenoj. Iu proponis al li: "Por allogi legantojn vi devas skribi mesaĝojn pri amuzaĵoj anstataŭ pri sennaĝilaj focenoj." Xu respondis: "Protekti sennaĝilajn focenojn estas malfacila laboro, kiun multaj homoj ne volas fari. Se nia asocio ne farus tion, la sennaĝilaj focenoj pereos. Ni devas klopodi per nia agado restigi por ĉiam la rideton de sennaĝilaj focenoj."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments