El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tutmonde famiĝis brita viro pro sia braveco

| 2013-06-07
Bookmark and Share


James Kingston en la loko kun la alteco je 76 metroj 

 

    En la 4-a de junio Daily Mail, brita ĵurnalo, raportis ke, iu brita viro tutmonde famiĝis sur la reto pro la foto pri sia mirinda ago: li pendigis sin nur per unu mano sur feran tubon kiu estis super la tero je 76 metroj.

 

    James Kingston, la mirinda aganto, li unue grimpis sur la supron de granda gruo ĉe la suda marbordo de Southampton, urbo de Britio, kaj sin pendigis per sia mano, kun nenia alia sekurigilo, sur feran tubon. Akompanante de sunsubiro, li ĝuis la belecon de la urbo, sub liaj piedoj estis plenhoma haveno kaj paca maro. Li fotadis la tutan procezon per sia foto-aparato aranĝita sur la supron de la gruo kaj alŝutis ĝin sur la retejon YouTube.

 

    Lastajare pli kaj pli multaj gejunuloj persekutas la apartan vivon pri ĝuo de altaj pejzaĝoj sur diversaj grandiozaj konstruaĵoj aŭ maŝinoj por trarompi sian limon. En Rusio, estis eĉ la junulo kiu grimpis sen sekurigilo sur la lokon kun la alteco je 300 metroj.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments