El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Unua Ĉina-Sudazia Ekspozicio kaj la 21-a Kunming-a Importa kaj Eksporta Foiro de Ĉinio

| 2013-06-08
Bookmark and Share


Solena inaŭguro de la ekspozicio 

 

    Je la 9-a horo de la 6-a de junio inaŭguriĝis la Unua Ĉina-Sudazia Ekspozicio kaj la 21-a Kunming-a Importa kaj Eksporta Foiro de Ĉinio en la Internacia Centro de Konversacio kaj Ekspozicio de Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio.

 

    La ĉi-foja ekspozicio aranĝis 4 enĉambrajn eksponajn areojn en sian pavilonon por sudaziaj landoj, por membroj de ALSA (la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio) kaj aliaj landoj kaj regionoj, por maŝinoj kaj elektronikaj teknologioj kaj por vivantaj estaĵoj kaj resursoj. En la normalaj 2 420 budoj, la areo por sudaziaj landoj havas 748 budojn, aliaj landoj kaj regionoj -- 663. Samtempe oni aranĝis 2 eksterĉambrajn areojn kun la tereno de 7 mil kvadrataj metroj por la eksponado de meblaro, konstruaj materialoj kaj grandiozaj maŝinoj.

 

    Laŭ statistiko, sume 1 200 en- kaj ekster-landaj entreprenoj ĉeestas al la ekspozicio kaj al la foiro. Krom la 10 membraj landoj de ALSA kaj la 8 sudaziaj landoj, venis ankaŭ partoprenantoj de 42 aliaj landoj kaj regionoj, inkluzive de Jordanio, Turkio, Irano, Israelo, Sud-Afriko, Aŭstralio, Francio kaj Italio. En la ekspozicio kaj la foiro partoprenis ankaŭ la provinco Taiwan de Ĉinio, ties specialaj administraj distriktoj Hongkongo kaj Makao.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments