El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Chengdu la 12-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco

| 2013-06-08
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la 12-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco
 

Su Andi, ĉefredaktoro de la gazeto Riĉaĵoj, parolas en la inaŭguro de la forumo. 

 

    La 6-an de junio inaŭguriĝis en Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, la 12-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco. Tio estas la kvara fojo por la forumo okazigita en Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu faras viziton en alia lando, sendis gratulan mesaĝon al la forumo. Posttagmeze de la 5-a de junio ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis en Chengdu kun reprezentantoj de la entreprenistoj, kiuj partoprenas en la forumo, kaj tiuj de la Tutgloba Komisiono de la Ĉefaj Ekzekutivaj Oficistoj. Ili interŝanĝis opiniojn pri traktoj de translandaj kompanioj en Ĉinio, daŭrigebla disvolviĝo, kreivo de teknologioj, transformado kaj kreskado de la ĉina ekonomio, urbanizado, ekspluato kaj utiligo de resursoj.

 

    La Tutgloba Forumo pri Riĉeco lanĉita en la jaro 1995 estas unu el la financaj konferencoj kun la plej alta normo en la mondo. Ĝi estas nomata kiel ventomontrilo de la tutgloba ekonomio.

 

    La ĉi-foja forumo okazas de la 6-a ĝis la 8-a de junio. Ĝin ĉeestas pli ol 600 homoj. La forumo kun la ĉeftemo "Nova estonteco de Ĉinio" havas kvar temojn por diskuti: la jarcento de Ĉinio, solvo de resursoj, kreivo kaj scienc-teknologioj, releviĝo de la financo kaj tiu de la ekonomio. Dum la forumo oni diskutas pri la ĉeftemo per rondtabla forumo, dialogoj kaj prelegoj, kaj okazas 40 forumoj, inkluzive de 6 forumoj pri la ĉeftemo kaj de 34 aliaj forumoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments