El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ambasadoro en Usono akceptis intervjuon pri intervidiĝo de ŝtatestroj de la du landoj

| 2013-06-08
Bookmark and Share


Cui Tiankai akceptas intervjuon. 

 

    La 5-an de junio, Cui Tiankai, ĉina amabasadoro en Usono, akceptis en Waŝintono intervjuon de usonaj amaskomunikiloj pri intervidiĝo de ŝtatestroj de la du landoj, okazanta en la 7-a kaj 8-a de junio en Usono. Li diris, ke la intervidiĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Barack Obama, kiel strategia kaj historia intervidiĝo, estas la unua renkontiĝo de la dulandaj novaj estroj. Ili interŝanĝos opiniojn pri la venontaj problemoj de la duflankaj rilatoj, kun la ĉefa celo por konstrui novajn rilatojn.

 

    Laŭ Cui, la dulandaj rilatoj multe progresas post kiam konstruiĝis diplomatiaj rilatoj, pli ofte komunikiĝas la du landoj en diversaj klasoj kaj ekspaniĝas kunlaboro en diversaj kampoj. Pli kaj pli fortiĝas la interrilatoj, kiuj gajnas subtenon de pli vastaj popolanoj en la du landoj. Kvankam estas komuna profito, ekzistas malkonsento, kiun la du flankoj kapablas trakti.

 

    Ĉinio kaj Usono, respektive kiel la plej granda evoluanta lando kaj la plej granda evoluinta lando, havas komunajn interesojn kaj pli multan kunlaboron por la paco kaj la stabileco en la mondo, kaj evoluo de la homaro. En la venonta periodo, Ĉinio kaj Usono kunlabore klopodos por pli profunda interkompreno, pli forta interfido kaj pli multa kunlaboro kaj nepre akiros fruktojn en la procezo de kontruado de novaj rilatoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments