Ĉefpaĝo

La 65-a IFEF-Kongreso

| 2013-06-08
Nombro de mesaĝoj(0)

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda (Francio)

 


Fotoj pri la aktivadoj de la 65-a IFEF-Kongreso 

 

    La 65-a IFEF-Kongreso kun la temo: Rolo de la fervojoj en la disvolviĝo de la moderna mondo okazis de la 4-a ĝis la 11-a de majo de la kuranta jaro en Artigues près Bordeaux (Artigues ĉe Bordozo) en la sudokcidenta parto de Francio. Samtempe kongresis ankaŭ UFE (la Unuiĝo Franca por Esperanto). Esperanto harmonie kunigis la du asociojn. En la aranĝoj partoprenis pli ol 250 geesperantistoj el 17 landoj. Al la kunorganizado multe helpis la ĝirondia E-grupo, kies prezidanto estas Bernard Sarlandie. Pri altkvalitaj kulturaj programeroj en kiuj rolis ĉiuj grupanoj zorgis precipe Marcelo Redoulez kun Claudine Pomirol. Jam la nekutima interkona vespero donis imagon pri io eksterordinara.

 

    Kaj tiel efektive estis dum ĉiuj vesperaj kulturaj programeroj. Multaj surprizoj atendis nin. Al interkoniĝo kontribuis per akordiona muzikado kaj E-kantoj la konata franca esperantisto FAMO.

 

    En la dimanĉa solena inaŭguro honorigis nin la vicprezidanto de la ĝenerala konsilio Jean-Marie Darmian. La bonvenigon de la ĉeestantoj komencis la prezidantino de LKK (Loka Kongresa Komitato) Sylviane Lafargue. Salutis Rodica Todor -- la prezidantino de IFEF, Claude Nourmont -- la vicprezidantino de UEA, Bernard Sarlandie -- la prezidanto de ĝirondia E-grupo, Stefan Mac Gill nome de ILEI. Sekvis kantado de E-himno kun akordiona akompano de FAMO. Post la paŭzo komenciĝis salutado de ĉiuj reprezentantoj de ĉeestantaj landaj asocioj, kaj oni legis ret-alvenintajn bondezirojn de gravaj organizaĵoj kaj unuopuloj. Inter kiuj ankaŭ tiu de Probal Dasgupta la prezidanto de UEA. Antaŭ la fino Rodica Todor honorigis kaj transdonis diplomojn al Jeannine Daguin, Bernard Sarlandie kaj Marcelo Redoulez pro ilia meritplena laboro por Esperanto. Post la tradicia komuna fotado ĉiuj estis invititaj al aperitivo okazanta antaŭ la restoracio. Sunbrilo aperis sur ĉiuj vizaĝoj.

 

    Dum la semajno okazis fakaj prelegoj, komitat-kunsidoj, diversaj labor-kunvenoj, oni pritraktis movadajn aferojn, prezentis novaĵojn el fervoja mondo. Kundiskutis terminara komisiono, okazis ILEI sesio pri la projekto de E-kurso ne nur por fervojistoj. Tre allogaj estis la prezentoj de la venontaj IFEF-kongreso en Italio kaj tiu de UEA en la jaro 2015 en Lillo. Oni spektis filmon pri Esperanto kaj mallongan humuran desegno-filmeton La bariergvardistino. Daniel Moirand tre lerte rakontis pri Mil kaj unu noktoj. Stefan Mac Gill prelegis pri Rolo de la fervojo en moderna mondo, Michel Lafosse tre kompetente kaj detale prelegis pri Bordoza tramo. Lia prelego kompletigis la antaŭan viziton de kelkaj interesuloj al la tram-prizorgejo. Ili konstatis grandan similecon kun trajn-riparejo. Robert Combes kun sia edzino prezentis bildojn pri la konstruado de la Viadukto des Fades, nuntempe jam ne funkcianta. Mireille Grosjean parolis pri Japanaj trajnoj, Andrej Grigorjev el Kranojarsk -- pri Siberia fervojista sindikato, Pjer Buvje -- pri La Unua libro kaj la Bona Lingvo, Marcelo Redoulez -- pri ordozaj Maskeronoj. Bone funkciis la libroservo, okazis ekumena Diservo. La prezidanto de la ĝirondia E-klubo Bernard Sarlandie kontaktis ĵurnalistojn kaj oni aperigis artikolojn pri Esperanto. Aperis tri numeroj de kongresa bulteno. Estis reelektita la ĝisnuna estraro por tri-jara periodo. Ankaŭ UFE elektis kaj prezentis sian novan estraron kaj pridiskutis siajn movadajn aferojn.

 

    Al agrabla postagmezo-fino kontribuis la muzikgrupo Maragane instruante gaskonajn dancojn. Alian tagon same entuziasme instruis la kantadon Ankie kaj Nanne -- la duopo el Kajto. Ambaŭ grupoj prezentis la vesperan koncerton. Ili plezurigis la ĉeestantojn -- pri tio atestis longaj varmaj aplaŭdoj. En aliaj vesperoj temis pri la lirikaĵoj de Morine Stride kaj plaĉaj kantoj kun pian-akompano de Isabelle. Tre amuzan spektaklon La sekreto de la magia trajneto prezentis kanta kaj teatra trupo La Kompanoj de E-Ĝirondio. Ĝi estis speciale kreita por la fervojista kongreso. Bankedo plensatigis ĉiujn, kiuj partoprenis en ĝi. Tripersona fervojista orkestro dancigis kelkajn ĉeestantojn. Al la internacia vespero kontribuis la ĉeestantoj per kantoj, poemoj, mallongaj rakontoj kaj muzikado.

 

    Okazis pluraj duontagaj ekskursoj dum kiuj ni vizitis (per piede aŭ el panorama buso) la belan urbon Bordozo. Alia interesa vizito gvidis nin al la rava mezepoka urbeto Saint Emilion (Sankta Emiliono) situanta en la koro de la bordoza vitejo. Ĝi estas konata ĉefe pro bona ruĝa vino, kiun ni ĉe la fino de la vizito gustumis. Alia tiea specialaĵo por frandemuloj estas makaronoj. Nu, la urbeto riĉas je historio. La plej interesa malkovro por ni estis vizito de la plej vasta monolita preĝejo en Eŭropo. Aliaj ekskursantoj partoprenis en la vizito al la Citadelo de Blajo.

 

    Marde la tuttaga ekskurso kondukis nin al Arkaŝono. Tie ni surgrimpis la dunon Pilat por spekti vastan ĉirkaŭaĵon -- unuflanke la arbaron, aliflanke la maron. La sablo estas tre fajna. Ŝippromenado tra la arkaŝona golfeto ebligis vidi la dunon de la alia flanko. Ĝi etendiĝas je distanco de 2,7 kilometroj kaj altas pli ol 100 metroj super la marnivelo. Bonege ni tagmanĝis en loka restoracio.

 

    Alia tuttaga ekskurso vizitigis al partoprenantoj la subĉielan landezian vilaĝon Markvezo. Ambaŭ ekskursoj estis riĉenhavaj kaj ĉiuj partoprenantoj estis tre kontentaj.

 

    Post la solena fermo kaj transdono de la kongresa flago la fama koruso Interkant prezentis tre interesan spektaklon pri la opero Karmen sub la gvido de Franjo Lévèque.

 

    La postkongresa ekskurso kondukis nin al Pauillac (Pojako), kie ni iom aventureme enŝipiĝis por atingi la insuleton Patiras (Patiraso). Tie ni ekologie tagmanĝis laŭ ne kutima maniero -- sen manĝilaro. (Tiamaniere estas ŝparata 40 litroj da akvo por persono). Ĉio bongustis. Al bonhumoro kontribuis Kajto.

 

    Konklude: ambaŭ kongresoj estis tre sukcesaj kaj oni havis okazon ekkoni novajn samideanojn. La alia pozitiva afero estas, ke kelkaj esperantistoj membriĝis ĉe IFEF kaj estis akceptita nova landa fervojista asocio en Kubo. Pro tre alloga prezento fare de italoj kelkaj entuziasmuloj (ne fervojistoj) jam aliĝis al la venonta IFEF-kongreso okazonta en la itala urbeto San Benedetto del Tronto, kiu situas je 300 km. sude de Bologna. Aliĝu ankaŭ vi, ĉar la italoj garantias belan sunan veteron kaj buntan programon!

 

    Ni ĝuis tre agrablan semajnon, kiu enhavas tre riĉan programon, interesajn kulturajn programerojn sukcesplene preparitajn de lokaj geesperantistoj. Grandan dankon al ili.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments