El Popola Ĉinio>头条新闻>

Intervidiĝis Xi Jinping kun Barack Obama

| 2013-06-09
Bookmark and Share


Xi Jinping (dekstre), prezidanto de Ĉinio, kaj Barack Obama, prezidento de Usono, en la intervidiĝo 

 

    La 7-an de junio (posttagmeze je la 5-a horo laŭ la loka tempo) okazis intervidiĝo de la ŝtatestroj Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kun Barack Obama, prezidento de Usono, en la bieno Annenberg de la ŝtato Kalifornio en okcidenta Usono. La ŝtatestroj interŝanĝis iliajn opiniojn vaste kaj profunde pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj la gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj komune zorgataj de la du landoj.

 

    Kiam Xi Jinping atingis la bienon Annenberg, s-ro Obama lin bonvenigis ĉe la pordo, la du ŝtatestroj salutis unu la alian.

 

    Post la intervidiĝo, okazis labora banketo de la du ŝtatestroj por ke ili daŭrigu la interŝanĝadon. En la antaŭtagmezo de la 8-a de junio, ankoraŭ daŭros la intervidiĝo.

 

    Ĉi-jare la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas en bona stato kaj vizaĝas gravan ŝancon por pluapaŝa antaŭeniĝo. La ĉi-foja intervidiĝo estas strategia kaj historia, la du ŝtatestroj, sub la menso pri konstruado de novtipaj rilatoj inter grandaj landoj Ĉinio kaj Usono, faris profundan interparolon pri la gravaj aferoj kun la strategieco kaj regionaj problemoj kun internacieco, fortigis strategian interfidon, progresigis duflankajn kunlaborojn kaj antaŭenpuŝis la dulandajn rilatojn laŭ la sana kaj stabila vojo. Tio ne nur konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj de la dulandaj popoloj, sed ankaŭ favoros al la paco, stabilo kaj evoluo de la mondo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments