El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Chengdu subskriba ceremonio de gravaj projektoj kadre de la Tutgloba Forumo pri Riĉeco en la jaro 2013

| 2013-06-09
Bookmark and Share


En la subskriba ceremonio de gravaj projektoj 

 

    La 7-an de junio okazis en Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, la subskriba ceremonio de gravaj projektoj kadre de la Tutgloba Forumo pri Riĉeco en la jaro 2013. En la ceremonio oni subskribis 12 projektojn kun la investa sumo de 25.6 miliardoj da juanoj. La subskribitaj projektoj inkluzivas la pakan kaj produktan bazon de ĉipoj de la usona kompanio Texasaj Instrumentoj kaj la fabrikan kaj produktan bazon de la sun-energiaj maŝinoj de la usona kompanio Flextronics. Laŭ konigo, dum la forumo oni subskribis entute 74 investajn projektojn kun la sumo de 112.015 miliardoj da juanoj.

 

    Ge Honglin, urbestro de Chengdu, diris en sia parolo en la subskriba ceremonio, ke sekve de la profundiĝo de la strategio pri ekspluato en la okcidenta Ĉinio, la ekonomio kaj socio de Chengdu rapide kaj sane disvolviĝas kaj ĝi jam fariĝis grava industria bazo en la mondo pri elektronikaj informoj kaj grava bazo en Ĉinio pri aviado kaj spacoflugado, nuklea povo, novaj resursoj, novaj materialoj kaj aliaj industrioj. En Chengdu estas 238 entreprenoj el la 500 potencaj entreprenoj en la mondo, funkcias 29 internaciaj aerlinioj al Londono, Parizo, Frankfurto kaj al aliaj urboj, kaj varaviadiloj al Rhodes de Pollando, funkcias ankaŭ la ĝeneralaj konsulejoj de Usono, Germanio, Francio, Aŭstralio kaj aliaj 6 landoj. La malfermita Chengdu ludas pli kaj pli gravan rolon en industria divido de la mondo.

 

    Kevin Ritchie, vicprezidanto de la kompanio Texasaj Instrumentoj kaj ĝenerala direktoro de la departemento pri teknologio kaj fabrikado, diris, ke la kunlaboro inter la kompanio Texasaj Instrumentoj kaj la Chengdu-a Ekspluata Zono de Altaj kaj Novaj Teknologioj pruvis, ke fondi la fabrikan Centron en Chengdu estas saĝa elekto de la kompanio. Li diris: "Ni kredas, ke Chengdu alportos grandajn profitojn al la kompanio Texasaj Instrumentoj kaj al niaj pli ol 100 mil klientoj en la mondo."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments