El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio ĉiam respektas klopodojn fare de aliaj landoj por la interreta sekureco

| 2013-06-09
Bookmark and Share


Cai Mingzhao (la tria de dekstre) intervidiĝas kun internaciaj entreprenistoj. 

 

    La 7-an de junio en la Tutgloba Forumo pri Riĉeco okazanta en Chengdu, Cai Mingzhao, sekretario de la oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, intervidiĝs kun partoprenantaj entreprenistoj, inkluzive de estroj de la Usona Enreto (American Online) kaj la animacia kompanio Dreamworks.

 

    Parolanta pri la interŝanĝo kaj kunlaboro de amaskomunikiloj, Cai diris, ke famaj internaciaj kompanioj kiel la Usona Enreto jam havas longtempan amikan kunlaboron kun Ĉinio. Espere, ke tiuj kompanioj povas uzi siajn avantaĝojn kaj resursojn por laŭfakte diskonigi Ĉinion al la mondo.

 

    Laŭ Cai, la interreta sekureco estas kompleksa problemo kaj ĉiu lando havas atenton pri ĝi en malsama nivelo. Ili devas kompreni la aliajn, lerni de la aliaj, serĉi komunecon kaj respekti la klopodojn fare de aliaj landoj por teni la sekurecon surretan. Ĉinio volontulas komuniki kaj kunlabori kun aliaj landoj por lukti kontraŭ la surretaj krimoj, plenigi la surretan leĝsistemon kaj fortigi la publikan edukadon.

 

    La entreprenistoj esperas multigi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio en la kampo de interreto, kaj per justa konkuro realigi la reciprokan profiton.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments