El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la 4-a Internacia Drakoboata Konkurso de Studentoj en Shanxi, Ĉinio

| 2013-06-13
Bookmark and Share


Drakoboata teamo de usonaj studentoj kaj tiu de la ĉinaj 

 

    La 12-an de junio okazis la 4-a Internacia Drakoboata Konkurso de Studentoj sur la rivero Fenhe ĉe Taiyuan, la ĉefurbo de la provinco Shanxi en okcidenta Ĉinio. Al ĝi ĉeestis preskaŭ 60 teamoj de studentoj el 20 landoj kaj regionoj, inkluzive de la konkursaj teamoj de la Universitato Harvard kaj aliaj tre famaj universitatoj de la mondo, pli ol mil partoprenantoj kreis la historian rekordon de la konkurso.

 

    La konkurso daŭras 2 tagojn, oni aranĝas 200-metrajn konkursojn, 500-metrajn konkursojn kaj 2000-metrajn rondirajn konkursojn por viraj, virinaj kaj miksaj grupoj de la studentoj.

 

    La drakoboata konkurso devenis el Ĉinio, ĝi originis en la ĉina folkloro por memorigi la tre faman ĉinan patriotan poeton Qu Yuan (340 a. k -- 278 a. k). Tiu kutimo havas la historion de pli ol 2 mil jaroj, kaj nun ĝi estas la tradicia sporto de la ĉina popolo kaj estis enmetita en la nomliston kiel unu el la ŝtat-klasaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. En la jaro 2010, la konkurso de drakoboato fariĝis oficiala programero de la Azia Sportkunveno kaj Orient-azia Sportkunveno.

 

    Oni jam trifoje okazigis la konkurson respektive en Tianjin, marborda municipo de Ĉinio, Kalifornio, ŝtato en okcidenta Usono, kaj Jiaxing, urbo de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. Pli ol 3 milionoj da homfojoj spektis la konkursojn.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments