El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio lanĉis la kosmoŝipon Shenzhou-10

| 2013-06-13
Bookmark and Share


La kosmoŝipo Shenzhou-10 lanĉata 
 

Nie Haisheng (1a 1-a de dekstre), Zhang Xiaoguang (meze) kaj Wang Yaping en la ceremonio antaŭ la ekveturo 

 

    La 11-an de junio en la Jiuquan-a Satelit-lanĉa Centro en Gansu-provinco de Ĉinio oni lanĉis la kosmoŝipon Shenzhou-10 kun tri astronaŭtoj. Tio markis la komenciĝon de la aplika flugado de la transporta sistemo inter la spaco kaj la tero.

 

    La tri astronaŭtoj estas Nie Haisheng, Zhang Xiaoguang kaj Wang Yaping. Por la komandanto Nie Haisheng estas la dua fojo eniri en la spacon post la unua vizito per la kosmoŝipo Shenzhou-6, Zhang Xiaoguang estas membro de la unuaj astronaŭtoj kulturitaj de Ĉinio, kaj Wang Yaping estas unu el la unuaj du astronaŭtinoj trejnitaj de Ĉinio, ŝi estas ankaŭ la dua astronaŭtino enirinta en la spacon.

 

    Laŭ plano la kosmoŝipo Shenzhou-10 flugas laŭ la difinita orbito en la spaco dum 15 tagoj. Tio estos la plej longdaŭra flugado de la homportaj kosmoŝipoj de Ĉinio. Dum la flugado Shenzhou-10 plenumos la taskon de aŭtomata kaj permana kunligoj kun la cel-spacoveturilo Tiangong-1 en la spaco.

 

    Tio estas la kvina flugado de kosmoŝipoj kun homoj de la projekto pri homporta spac-flugado de Ĉinio, estas ankaŭ la 177-a pafo de la transportaj raketoj de la Changzheng-a sistemo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments