El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina eksterafera ministro intervidiĝis kun tiu de Nederlando

| 2013-06-13
Bookmark and Share


Wang Yi (dekstre) kaj Frans Timmermans 

 

    La 11-an de novembro intervidiĝis Wang Yi, ĉina eksterafera ministro, kun tiu de Nederlando Frans Timmermans, kiu gvidis nederlandan ŝtatan futbalan teamon al Ĉinio.

 

    Wang Yi esprimis, ke por Ĉinio Nederlando estas grava partnero en la Eŭropa Unio, kaj la du landoj jam havas 10-jaran kunlaboron en komerco. En la lastaj jaroj, Ĉinio havis bonajn rilatojn kun Nederlando, speciale en la kampoj de argrikulturo kaj akva konservado. Pro la nuna nova ŝanco de divolviĝo, Ĉinio volas kun Nederlando, surbaze de reciproka respekto kaj komuna gajno, stabiligi interrilatojn kaj akiri novajn fruktojn en la kampoj de urbanizado, mediprotektado, novaj fueloj kaj tiel plu.

 

    Timmermans gratulis Ĉinion pro ĝia sukcesa lanĉo de la kosmoŝipo Shenzhou-10, kaj diris, ke Ĉinio akiris grandan atingon en ekonomio kaj socio, tial Nederlando volas bone uzi la ŝancon alportitan de la ĉina disvolviĝo. Li esprimis ankaŭ, ke la du flankoj devas fortigi kunlaboron en la kampoj de politiko, komerco, edukado kaj teknologio, speciale en tiu de daŭrigebla disvolviĝo por antaŭenigi la rilatojn inter Nederlando kaj Ĉinio.

 

    Post la intervidiĝo, ili rigardis fotbalan matĉon de la ĉina teamo kaj la nederlanda teamo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments