El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping renkontiĝis kun Wu Poh-hsiung, honora prezidanto de Kuomintango

| 2013-06-14
Bookmark and Share


Xi Jinping (dekstre) kaj Wu Poh-hsiung 

 

    La 13an de junio en Pekino Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, renkontiĝis kun Wu Poh-hsiung, honora prezidanto de la ĉina partio Kuomintango, kaj lia sekvantaro.

 

    Xi Jinping diris: "Danke al la kuna klopodo de la du partioj kaj samlandanoj de la du bordoj de la taiwan-a markolo en kvin jaroj, ni malfermis ĝustan vojon de paca disvolvado inter la du bordoj de la markolo, kaj atingis gravan progreson por antaŭenigi la rilatojn inter la du bordoj."

 

    Xi diris ankaŭ, ke hodiaŭ la rilatoj inter la du bordoj jam staras ĉe la nova deirpunkto kaj ankaŭ alfrontas gravan ŝancon; oni devas resumi spertojn, klare koni la cirkonstancojn kaj pozitive akomodiĝi al la situacio, kaj firme sekvi plu la vojon de paca evoluigo, solidigi kaj profundigi la politikan, ekonomian, kulturan kaj socian bazon de la paca evoluigo de la intermarkolaj rilatoj, kaj antaŭenigi la intermarkolajn rilatojn por akiri novajn atingojn. Xi Jinping prezentis kvar proponojn.

 

    Dum la renkontiĝo Xi alte taksis la senton de Wu Poh-hsiung kun la patriotisma misio prosperigi la ĉinan nacion kaj lian kontribuon al la rilatoj inter la du bordoj de la markolo.

 

    Wu Poh-hsiung diris, ke la ĉinoj sur ambaŭ bordoj de la markolo apartenas al la ĉina nacio, kaj ĉiu el ili estas posteuloj de la ĉina nacio; rilatoj inter la markolo alfrontas la novan situacion daŭrigi la aferon de la aŭtaŭuloj kaj malfermi novajn perspektivojn, tial la du partioj devas havi senton de la komuna misio prosperigi la ĉinan nacion; la du flankoj devas fortigi ekonomiajn rilatojn, profundigi sociajn interŝanĝojn, plifortigi kulturajn interŝanĝojn kaj diskuti pri interkonsento de edukaj kaj kulturaj interŝanĝoj, kaj krei efektivajn profiton por popolanoj sur la du bordoj; samlandanoj sur la du bordoj havas devojn heredi kaj disvastigi la ĉinan kulturon por ke ĝi faru signifan kontribuon al la tuta mondo.

 

    Dum la kunsido Wu Poh-hsiung transdonis saluton de kuomintang-a prezidanto Ma Ying-jeou al Xi Jinping, kaj ankaŭ Xi Jinping petis lin transdoni saluton al Ma Ying-jeou.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments