Ĉefpaĝo

Okazos inaŭgura ceremonio de la templo Fahua, la plej granda budhisma templo en Eŭropo

| 2013-06-14
Nombro de mesaĝoj(0)


La templo Fahua 

 

    La 12-an de junio majstrino Man Qian, direktorino de la templo Fahua, la plej granda budhisma templo en Eŭropo, anoncis, ke post 20-jara preparado kaj konstruado la templo Fahua okazigos sian inaŭguran ceremonion kaj aliajn seriajn aranĝojn inter la 6-a kaj la 14-a de julio. Tiam oni invitos la majstron Hsing Yun ĉeesti la inaŭguran ceremonion. La seriaj aranĝoj inkluzivos ekspozicion de kaligrafaĵoj verkitaj de la majstro Hsing Yun, koncerton pri budhismo, ceremonion por "malfermi la okulojn" de la jada statuo de Budho por ĝin konsekri, ceremonion de voĉlego de sutroj por beni, kurson pri budhismo, ceremoniojn por "malfermi la okulojn" de la statuoj de la bodisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Ksitigarbho por ilin konsekri.

 

    La templo Fahua sidas en la loko sudoriente de Parizo je ĉirkaŭ 30 kilometroj fore de ĝi. En aprilo de 1991 majstro Hsing Yun sendis homojn al Parizo por prepari konstruadon de la templo kaj por starigi la unuan lokon en Parizo por ritoj. La templo estis finkonstruita en la 24-a de junio de 2012. Ĝi kun la areo de 6750 kvadrataj metroj estas templo kunfandiĝanta kun la naturo, mediprotektado kaj ideoj pri orienta kaj okcidenta arkitekturo. La templo rigardas al la sudo kaj ĝi konsistas el tri partoj: la zono por kultura edukado, tiu por religio kaj tiu por loĝado. La unua zono enhavas belartan muzeon, bibliotekon, klasĉambron kaj akceptejon; La dua zono enhavas la grandan budhisman halon, halon de avalokiteŝvaroj, halon de ksitigarbhoj kaj ĉambron destinitan por kontemplado; la tria zono estas loĝejo de monaĥo kaj kredantoj.

 

    Laŭ konigo de majstrino Man Qian, la nomo de la templo "la templo Fahua" nomita de majstro Hsing Yun havas du signifojn: unue ĝi venis el la budhisma sankta skribo "La Mirinda Darma Lotusflora Sutro"; due ĝi estas spirita domo de francoj kaj ĉinoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin


 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments