El Popola Ĉinio>头条新闻>

Foto-ekspozicio pri "50-jaraj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio" inaŭguriĝis en Parizo

| 2013-06-17
Bookmark and Share


Valery Giscard d' Estaing (dekstre) vizitas la foto-ekspozicion. 
 

Paul Jean-Ortiz (dekstre en la antaŭa vico), oficisto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Francio, vizitas la foto-ekspozicion.   

 

    La 15-an de junio inaŭguriĝis en Parizo, ĉefurbo de Francio, la foto-ekspozicio kun la temo "50-jaraj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio" por celebro de la 50-jaraj diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio.

 

    Valery Giscard d' Estaing, eksa prezidento de Francio, faris salutparolon en la inaŭguro. Li diris, ke antaŭ 50 jaroj kiam li estis ankoraŭ juna ministro en la franca registaro, li ĉeestis al la kunveno okazigita de prezidento Charles de Gaulle kaj aŭdis lian konigon pri Ĉinio. En la fino de la kunveno prezidento Charles de Gaulle anoncis, ke Francio agnoskos al la Popola Respubliko de Ĉinio, kaj Francio fariĝos la unua granda eŭropa lando kiu havigos al si la diplomajn rilatojn inter la nova Ĉinio. Valery Giscard d' Estaing esperas, ke la intimaj kunlaboroj inter Francio kaj Ĉinio daŭre disvolviĝos. Li diris, ke Parizo estas la kultura urbo kiu sin malfermas al la tuta mondo, inkluzive de Ĉinio, kaj la bildoj en la nuna foto-ekspozicio helpos al la homoj scii la historion pri la amikaj interŝanĝoj inter la du landoj.

 

    La foto-ekspozicio estas organizita de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo kaj L' Agence France-Presse. Ĝi elektis 50 klasikajn fotojn, kiujn reflektas gravajn aferojn koncernantajn al la rilatoj inter la du landoj okazintajn ĉe la punktaj tempoj en la pasintaj 50 jaroj, la fotoj temas ne nur pri la prezento de politikaj aferoj kaj personoj, sed ankaŭ pri la memoro de interŝanĝoj de la du popoloj en la kampoj socia, kultura kaj arta, la enhavoj de la fotoj kovras preskaŭ ĉiujn flankojn de la rilatoj inter la du landoj. La ekspozicio daŭros ĝis la 15-a de aŭgusto.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments